19407 Standing Bear | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 19407 Standing Bear |
Aliaj nomoj | 1998 FG11; 1987 WQ5 ; 1991 RW27 |
Nomita laŭ | Standing Bear vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Robert Linderholm |
Dato de malkovro | 25-a de marto 1998 |
Loko de malkovro | Cambridge (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
387,491 Gm (2,590 AU) 341,817 Gm (2,285 AU) 433,164 Gm (2,896 AU) |
Discentreco | 0,1179 |
Meza anomaliangulo | 310,666° |
Klinangulo | 15,045° |
Periodo | 1522,657 tagoj (4,169 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 18,504 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
34,142° |
Argum. de periapsido | 274,866° |
Terdistanco - Minimuma |
199,095 Gm (1,331 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 6,633 km vd |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,16 vd |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 13,0 |
19407 Standing Bear estas asteroido de la asteroida zono malkovrita la 25-an de marto 1998 de la usona astronomo Robert Linderholm elde la Observatorio Lime Creek en Cambridge (Nebrasko, Usono).
Ĝi estis nomita en memoro de la indiana estro Manĉunanĵin (nomo angligita kiel Standing Bear, ĉ.1839–1908). Arestita ĉar li rifuzis esti translokita en la Indianan Teritorion, li peticiis ĉe la Usona distriktojuĝejo en Omaha (Nebrasko) en 1879 por juĝvoko de Habeas corpus. Tiu proceso gvidis al la decido ke la usonaj indianoj estas "personoj en la senco de la leĝo" kaj havas la rajtojn de civitaneco.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (19001 - 20000) | Poste: |
---|---|---|
(19406) 1998 FM10 | 19407 Standing Bear | (19408) 1998 FM11 |