3959 Irwin | |
asteroido | |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 3959 Irwin |
Aliaj nomoj | 1954 UN2; 1981 TP4; 1981 UX10 1986 CY1 |
Nomita laŭ | John B. Irwin vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Indiana Asteroid Program |
Dato de malkovro | 28-a de oktobro 1954 |
Loko de malkovro | Broklino (Indianao) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
337,880 Gm (2,259 AU) 274,555 Gm (1,835 AU) 401,205 Gm (2,682 AU) |
Discentreco | 0,187 |
Meza anomaliangulo | 37,438° Epoko: 25-a de februaro 2023 |
Klinangulo | 3,281° |
Periodo | 1239,807 tagoj (3,394 jaroj) |
Meza cirkulrapido | 19,82 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
210,890° |
Argum. de periapsido | 198,232° |
Terdistanco - Minimuma |
126,282 Gm (0,8441 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata: 4,14 ± 0,33 km Ĉefa korpo: 3,98 ± 0,32 km |
Rotacia periodo | 0,1358 tago (3,2591 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,259 ± 0,089 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 14,08 |
3959 Irwin estas tre malgranda, tre hela duopa asteroido de la asteroida zono.
Ĝi estis malkovrita la 28-an de oktobro 1954 en la kadro de la Indianaa Programo pri la Asteroidoj elde la Observatorio Goethe Link, apud Broklino (Indianao, Usono).
Ĝi estis nomita en memoro de la usona astronomo John B. Irwin (1909–1997),[1] profesoro pri astronomio en la Universitato de Indianao de 1948 ĝis 1964.
Ĝi estas en orbitaj resonancoj 5:9 kun Marso kaj 7:2 kun Jupitero.
Ĝia satelito estis malkovrita la 14-an de novembro 2022 de V. Benishek, F. Salvaggio, R. Papini, A. Marchini, P. Pravec, F. Pilcher kaj R. Durkee per observoj de lumaj kurboj elde diversaj observatorioj, anoncita la 9-an de februaro 2023.
Tiu satelito havas diametron de almenaŭ 1,15 km, orbitan duonan grandakson estimata je 6,6 km kaj orbitan periodon de 0,6517 ± 0,0002 tago (15,6408 ± 0,005 horoj). Ĝia rotacia periodo estas ankoraŭ nekonata.
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (3001 - 4000) | Poste: |
---|---|---|
3958 Komendantov | 3959 Irwin | 3960 Chaliubieju |