60558 Ekeklo | |
asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido • perioda kometo | |
---|---|
Oficiala nomo | 60558 Echeclus |
Aliaj nomoj | 2000 EC98; 174P ; 2002 GJ27 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Echeclus vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | Spacewatch |
Dato de malkovro | 3-a de marto 2000 |
Loko de malkovro | Tucson (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | Centaŭroj vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
1,599 Tm (10,691 AU) 0,8693 Tm (5,811 AU) 2,329 Tm (15,571 AU) |
Discentreco | 0,4565 |
Meza anomaliangulo | 41,344° Epoko 27-a de aprilo 2019 |
Klinangulo | 4,343° |
Periodo | 12767,972 tagoj (34,957 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
173,304° |
Argum. de periapsido | 162,809° |
Terdistanco - Minimuma |
718,225 Gm (4,801 AU) |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 59,000 ± 4,000 km |
Rotacia periodo | 1,117 tago (26,802 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,077 ± 0,077 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 9,5 |
60558 Ekeklo estas mezgranda malhela korpo de la klaso de la centaŭroj, malkovrita la 3-an de marto 2000 en la kadro de la astronomia kampanjo Spacewatch, elde la Nacia Observatorio de Kitt Peak, proksime de Tucson (Arizono, Usono).
Kiam ĝi estis malkovrita, ĝi estis klasifikata kiel asteroido sub la maldaŭra nomo de 2000 EC98. En decembro 2005, kometa hararo estis malkovrita, kaj la objekto ricevis la kometan nomon 174P/Echeclus.
Krom 60558 Ekeklo, sep aliaj objektoj estas listigitaj kiel kaj kometo kaj asteroido:
Ĝi ŝuldas sian nomon al la mita centaŭro Ekeklo, mortigita de Ampikso dum batalo kontraŭ la Lapitoj.
La 30-an de decembro 2005, granda rompaĵo disiĝis el Ekeklo, tiam je 13,1 AU de la Suno, estigante grandan nubon da polvo.[1] Astronomoj opinias, ke tiu estas ŝuldata ĉu al alfrapo, ĉu al eksploda ellaso da vaporiĝemaj substancoj.
Ekeklo ŝajnis montri elĵeton ankaŭ ĉirkaŭ junio 2011, kiam ĝi estis je 8,5 AU de la Suno,: la 24-an de junio 2011, hararo estis observita per la Norda Teleskopo Faulkes de Haleakalā.
Alia elĵeto okazis ĉirkaŭ la 7-an de decembro 2017 kiam Ekeklo estis je 7,3 AU de la Suno.[2]
En 2016 malgranda kvanto da karbona monooksido estis malkovrita ĉirkaŭ Ekeklo, la produktko de CO estis kalkulita multe pli malgranda ol tiu ĝenerale observita por 29P/Schwassmann-Wachmann, alia malproksima kometo ankaŭ rigardita kiel centaŭro.[3]
La discentra orbito de 60558 Ekeklo etendiĝas inter tiuj de Jupitero kaj de Urano: ĝi do krucas la orbiton de Saturno. Kun saturna MOID de 0,21395 AU (32,006 milionoj da km) Ekeklo estas saturnrenkonta asteroido.
Pro gravitaj perturboj far de Jupitero kaj Saturno, la orbito de 60558 Ekeklo estas nestabila, ĝia orbita duona vivo estas ĉ. 610 000 jaroj.
60558 Ekeklo pasis sian periapsidon la 21-an de aprilo 2015
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (60001 – 61000) | Poste: |
---|---|---|
(60557) 2000 EW95 | 60558 Ekeklo | (60559) 2000 EN98 |
Antaŭe: | Numeritaj periodaj kometoj | Poste: |
---|---|---|
173P/Mueller | 174P/Echeclus | 175P/Hergenrother |