Adolf Hirémy-Hirschl | |
---|---|
Adolf Hirémy-Hirschl | |
Persona informo | |
Naskonomo | Hirschl Adolf |
Naskiĝo | la 31-an de januaro 1860 en Temeŝvaro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 1-an de aprilo 1933 en Romo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Adolf Hirémy-Hirschl [hirEmi-hirŝl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hirémy-Hirschl Adolf estis hungarlandana aŭstra pentristo konata pro historiaj kaj mitologiaj pentraĵoj. Lia nacieco estas nekonata, lia familia nomo fakte estis Hirschl.
Adolf Hirémy-Hirschl [1] Arkivigite je 2018-07-08 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 31-an de januaro 1860 en Temeŝvaro (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa Timișoara en Rumanio), li mortis en 1925 aŭ en 1933 en Romo.
Adolf Hirémy-Hirschl devenis el juda familio. Li studis inter 1874 kaj 1982 en Akademio de Belartoj de Vieno. Liaj plej gravaj instruistoj estis Carl Wurzinger kaj August Eisenmenger. Li havis stipendion, poste liaj pentraĵoj premiojn. Helpe de la premioj li plulernis en Romo en 1882. Escepte Romon li vivis en Vieno, sed li ekspoziciis ankaŭ en aliaj urboj.