Agata Kornhauser-Duda | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Agata Kornhauser-Duda | |||||
Naskiĝo | 2-an de aprilo 1972 en Krakovo, Pollando | ||||
Religio | katolikismo • katolika eklezio vd | ||||
Etno | judoj vd | ||||
Lingvoj | pola vd | ||||
Ŝtataneco | Pollando vd | ||||
Alma mater | Faculty of Philology of the Jagiellonian University (en) Bartłomiej Nowodworski High School (en) vd | ||||
Partio | Juro kaj Justeco vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Julian Kornhauser (en) vd | ||||
Gefratoj | Jakub Kornhauser (en) vd | ||||
Edz(in)o | Andrzej Duda | ||||
Infanoj | Kinga | ||||
Profesio | |||||
Okupo | germanisto instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
Unua damo de Pollando | |||||
Dum | 6-an de aŭgusto 2015 – | ||||
Antaŭulo | Anna Komorowska | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Agata KORNHAUSER-DUDA (naskiĝis la 2-an de aprilo 1972 en Krakovo), estas la edzino de la Prezidanto de Pollando, Andrzej Duda kaj tiel ŝi estas nomita La Unua Damo de Pollando. Ŝi estas instruisto de germana lingvo.
Ŝi naskiĝis en Kraków kaj ŝi estas la infano de Julian Kornhauser, verkisto, tradukisto, literatura kritikanto, aŭtoro de libroj por infanoj kiu dediĉis libron de poezio al ŝi en 1981 kaj Alicja Wojna - polonistino. Ŝi havas fratinon de Jakub, poeto kaj tradukisto, instruisto ĉe la Jagelona Universitato[1].
Ekde 21 de decembro 1994 ŝi estis edzino de Andrzej Duda. Ili havas filinon nomata Kinga, naskiĝinta en 1995, jurstudentino.[2].
Ŝi estas germana instruisto ĉe la Mezlernejo nome de Johano la 3-a Sobieski en Krakovo, kie ŝi eklaboris ekde 1998. Ŝi estis priskribita kiel postulema sed justa kaj diligenta instruisto. La lernejo estas la alma mater de ŝia edzo, ŝi finis en 1991 ĝian rivalon Mezlernejon nome de Bartomiej Nowodworski en Krakovo. En 1997 ŝi skribis ŝian disertaĵon sur la verkoj de Horst Bienek ĉe la Jagelona Universitato, kie ŝi kaj ŝia edzo renkontis.
Ŝi estas la Unua Damo de Pollando ekde la 6-a de aŭgusto 2015, kiam ŝia edzo fariĝis Prezidanto de Pollando. En la 24-an de majo 2015, li gajnis la duan rondon de la prezidenta balotado, atinganta 51.55% el la voĉdono kontraŭ la 48.45% gajnita de lia rivalo Bronisław Komorowski[3]. Dum la kampanjo ŝi subtenis ŝian edzon per prezentado en partiaj elsendoj.
Kiel la unua damo ŝi entreprenis karitatan agadon patronante al pluraj kampanjoj. Ekzemple en 5-an de septembro 2015 ŝi partoprenis en Nacia Lernado de romano "La Pupo" de Bolesław Prus[4]. Ŝi vizitas lernejojn, infanĝardenojn, malsanulejon. Ŝi ankaŭ akceptas lernejvojaĝoj en Palaco de Prezidanto. Ŝi partoprenas en prezidentaj eksterlandaj vizitoj kaj en vizitoj de reprezentantoj aliajaj ŝtatoj en Pollando[5].