Agostinho da Silva

Agostinho da Silva
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1906 (1906-02-13)
en Porto
Morto 3-an de aprilo 1994 (1994-04-03) (88-jaraĝa)
en Lisbono
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Portugalio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Porto
Universitato de Parizo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Judith Cortesão (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Parencoj Jaime Cortesão (en) Traduki (bopatro) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filozofo
verkisto
poeto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Agostinho da SILVA (1906-1996) estis portugala filozofo kaj filologo, kies verkojn en kajeroj aperigis Portugala Eldona Rondo, nome:

  • 1942: Lasta vojaĝo de Scott Trad.: M. F.
  • 1943: La kastoroj Trad.: M. F.
  • 1943: Piccard en la stratosfero Trad.: J. B. A.
  • 1943: Vivo kaj morto de Sokrato Trad.: M. F.
  • 1944: La Araneoj Trad.: M. S.
  • 1946: La vivo de l' eskimoj Trad. M. F.
  • 1946: La vivo de Zola Trad.: Manuel de Freitas
  • 1947: Historio de Usono Trad.: Manuel de Freitas.
  • 1947: La budhismo Trad.: José de Freitas Martins.
  • 1947: La prahistoria arto Trad.: José de Freitas Martins.
  • 1947: Unua vojaĝo ĉirkaŭ la mondo Trad.: J. J. Rodrigues.
  • 1947: Vivo kaj arto de Goya Trad.: Vergílio Mendes.
  • 1948: Historio de Nederlando Trad.: José de Freitas Martins.
  • 1948: La portugala literaturo Trad.: Manuel de Freitas.
  • 1948: Pro tri pingvenaj ovoj Trad.: Manuel de Freitas.
  • 1948: Vivo de Nansen Trad. Eduardo da Mota Padrão.
  • 1981: Vivo de Alexandre Herculano Trad. Manuel de Freitas
  • 1981: Vivo de Edison Trad. José de Freitas Martins
  • 1982: La islamismo Trad.: Manuel de Freitas
  • 1982: La kristanismo; Kristana doktrino. Trad. de Eduardo Padrão.
  • 1982: La penso de Epikuro Trad.: J. J. Rodrigues.
  • 1982: Vivo kaj arto de Van Gogh Trad.: Manuel de Freitas.
  • 1982: La vojaĝoj de Kolumbo Trad. Manuel de Freitas
  • 1982: Vivo kaj arto de Ticiano Trad. Manuel de Freitas
  • 1982: Vivo de Pierre Curie Trad. Manuel de Freitas
  • 1982: Vivo de Lesseps Trad. José de Freitas Martins
  • 1982: La lernejoj de Winnetka Trad. José de Freitas Martins
  • 1982: La lumgaso Trad. José de Freitas Martins
  • 1982: Surgrimpo en Himalajo Trad. Manuel de Freitas
  • 1982: La stoikismo Trad. Manuel de Freitas
  • 1982: Skiza historio pri la lino Trad. Vergilio Mendes
  • 1982: La Petrolo Trad. José de Freitas Martins

Pri La prahistoria arto

Citaĵo
 Jen interesa priskribo de gravuraĵoj, statuetoj, k.s., trovitaj en kavernoj kaj aliloke. 14 ilustraĵoj beligas la verkon.

Lingve la verko estas tre bona. Kun granda plezuro ni notas revenon al la Fundamentaj landnomoj Francujo ... kaj ni tre esperas, ke tio daŭros.

Sola kritiko : ĉe verko celanta la laikon, vortoj kiaj aŭrinjacio, ĉelio, magdalenio, musterio, bezonas klarigon ; alie ili diros al li precize nenion. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 513-514

Pri Vivo kaj arto de Goya

Citaĵo
 Pri la fama Hispana artisto. Unu el serio de ses broŝuroj "Enkonduko en la Kulturon" eldonataj de Portugala Eldona Rondo, kaj aboneblaj ĉe B.E.A. po 3ŝ. 6p. inkluzive de afranko. Ĝi havas similajn meritojn kaj malmeritojn, kiel ĝiaj antaŭuloj. Sed verkojn, kiuj insiste malobeas la decidojn de la Lingva Komitato, oni ne povas senrezerve rekomendi. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 509-510 sep-okt 1946

Pri La vivo de Zola

Citaĵo
 Leginda biografio de la glora franca verkisto Émile Zola. Ĝi komencas per skizo

de la vivo de lia patro, veneciana civilinĝeniero, kiu loĝis en Parizo, kiam naskiĝis Émile. La verko sekvas la tutan vivadon de Zola — knabo en Aix, kie hejme nenio mankis. Post la morto de lia patro, “la familia vivo tute aliiĝis.” Eniro en la liceo, 13-jara, kie li amikiĝis kun la kamaradoj Baille kaj Cĉzanno, kiu fariĝis fama pentristo. Lia patrino, malesperinte trovi rimedojn en Aix, transloĝiĝis al Parizo. De nove en la liceo, dank’al stipendio kiun amiko havigis al li. Nedezirinda por la Universitato, li trakuris Parizon, serĉante laboron. Oni trovis por li oficon ĉe la haveno, kiel kontoristo. Sed li ne povis elporti la malafablan traktadon de siaj mastroj, kaj eksiĝis. Amiko lia rekomendis lin al la firmo Hachette, kiu akceptis lin, por paki librojn, “dum 10 horoj ĉiutage, en malhela kaj malseketa ĉambro, kun unu sola aeraperturo preskaŭ samnivela kun la trotuaro”. En la liberaj li daŭrigis lerni kaj relerni Musset, Montaigne, Sand, Shakespeare, kaj ankaŭ verki versaĵojn. “Kuraĝigita de la atmosfero en Hachette, Zola decidis fari lastan provon per siaj versoj: li elektis la plej bonan poemon kaj metis ties manuskripton en la kabineton de la mastro. Korpremo kaj seninterakordaj perspektivoj obsedis lin dum la tuta tago. Fine li estis alvokita: la eldonisto, kun bonvolo, transdonis al li la kajeron, konsilis ke li sin dediĉu al prozo kaj, konsiderante la verkistajn kvalitojn de li elmontritajn, komisiis al li la redaktadon de anoncoj por la gazetoj. Lia salajro estis altigita kaj li povis permesi al si iajn luksojn. Li verkis fabelkolekton, kiun rifuzis diversaj eldonistoj, sed la libristo Lacroix kuraĝis eldoni: Contes à Ninon (Fabeloj por Ninon). Poste venis la publikigo de lia unua romano: Confessions de Claude (Konfeso [tiel] de Claude). Pro liaj artikoloj pri kritiko al pentrarto, la parizaj gazetoj ĉesigis la kunlaboradon de Zola, tamen la provinca gazetaro daŭrigis presigi liajn verkojn. Aperis la libroj Thérese, Raquin kaj Madeleine Férat, en la gazeto Êvenement, kiu repaciĝis kun Zola. Li komencis tiam skribi la memorindan serion pri la Rougon-Macquart, historio pri familio, dum la dua imperireĝimo; Fortune des Rougons (Sukceso de la Rougonoj) ; La Curée (La avida ĉasado al oficoj, honoroj, profitoj) ; Le ventre de Paris (La ventro de Parizo) ; La conquête de Plassans ( Konkero de Plassans) ; La faute de l'Abbé Mouret (La kulpo de pastro Mouret) ; Son Excellence Eugène Rangon (Lia Ekscelenca Moŝto Eugène Rougon) ; L’Assommoir (Drinkejaĉo); Une page d’ amour (Unu paĝo pri amo), “ĉasta kaj kompatplena libro, tuŝita de melankolio kaj ridetoj”; Nana; Pot-Bouille (Pufventra kruĉo) ; Au Bonhèur des Dames (Al la feliĉo de l’ Sinjorinoj) ; La joie de vivre (La ĝojo vivi) ; Germinal (Ĝermomonato); L’oeuvre (La verko) ; La terre (La tero) ; Le reve (La revo) ; La bete humaine (La homa besto) ; L'argent (La mono) : La debacle (La Renversiĝo) ; Le Docteur Pascoli (Doktoro Pascal). “La publikigo de La Rêve kaŭzis la saman miregon kian estigis Une page d’amour”. “Li estis projektinta verki romanserio»: pri la transiraj tempoj, pri la grandaj pensfluoj interbatalantaj por akiri la regadon”.! Li publikigis la serion de la tri urboj: Lourdes, Rome, Paris. Poste, Fecondité (Fekundo) Travadi (Laboro), Verité (Vero), el la evangeliciklo. La lastaj ĉapitroj de “Vivo de Zola”! priskribas la aferon Dreyfus, kaj la partoprenon de Zola, “kiu ne povis elteni la ideon, ke Dreyfus senkulpe suferadas en la karcero sur la Diablo-insulo”. En la gazeto L'Aurore, kiu presiĝis je kvanto da 300.000 ekzempleroj, publikiĝis la fama letero de Zola: J’accuse (Mi akuzas). “Clemenceau rimarkigis al Zola ke la leteron sekvos tuja kaj fortega reago kaj ke; se li persistos en la publikigo, li devos sin pretigi por ĉiaj danĝeroj. Zola ne reiris: tio, kion li skribis, estas skribita, kaj li ne pentas. Al la idealo, kiun li defendis, nur gravis ke la Dreyfus-afero ne estu sufokita; la cetero tute ne gravis”. Zola estis kondamnita je mallibero kaj monpuno. Pro insisto de lia advokato Labori, de aliaj amikoj, li forveturis al Ajiglujo. li finis la romanon Fécondité. Fine, la Respublika Prezidanto liberigis Dreyfus’on je la puno. Poste “venis la amnestio, en kiu li mem estis enkalkulita. Zola protestis, rifuzante akcepti ĝin; li volis esti ree juĝata, por ke lia agado estu ĝuste taksata; ĉi-foje, tamen, neniu aŭskultis lin”. Li preparis la kvaran kaj lastan romanon de la evangeliciklo Justice (Justo), kiam li mortis, dumnokte, hejme, en Médan, sufokita per karbonoksido akumulita en la dormoĉambro, pro akcidenta obstrukco de la kamena fumenirejo.

Nur malgrava rimarko: La tradukinto, anstataŭ konversacii uzis konversi (kiu signifas converter en la senco financa aŭ komerca, kaj ne conversar) : “Konversante, ili marŝis (p. 12) ; li atente sekvis la konversojn de kamparanoj (p. 15) ; konversante kun amikoj (p. 29) . 
— KOTINJU. Brazila Esperantisto 1947_n399-402_maj-aug.
Citaĵo
 Simple rakontita historio pri la fama Franca verkisto, en kiu oni provas elmontri la influon de Zola sur la socian penson tiutempan. Plie, oni mallonge pritraktas la temojn de liaj romanoj, kaj kiom eble interrilatigas tiujn kun la persona vivo kaj sperto de Zola. Sufiĉe bone tradukita. Bedaŭrinda uzo de -io anstataŭ -ujo ĉe landnomoj
— T.C.B. La Brita Esperantisto - Numeroj 501-502

Pri La vivo de l' eskimoj

Citaĵo
 Certe la nova eldono estas multe pli simple kaj klare verkita. Estas tre dezirinde, ke represante verkon elĉerpitan, oni ĉiam uzu la okazon ĝin plibonigi. En tio la Portugala Eldona Rondo montrisbonan ekzemplon. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 491-492 mar-apr 1946

Pri Vivo de Nansen

Citaĵo
 Iom politike kolorita rakonto, laŭ la kutima stilo de la serio “Enkonduko en la Kulturon”, pri la ĉefaj eventoj en la vivo de Nansen. Ni notas : patrio, Norvegio, (patrujo, Norvegujo) . . . ; landkarto (prefere : mapo) ; dum kiam (dum) ; flosi (floti) ; kompleta (tuta) loĝantaro; metralilo ? La frazo “Ili sin lasis venki (kun la signifo “They allowed themselves to be conquered”) estas defendebla kiel iugrade internacia, ankaŭ Zamenhofa. Tamen ĝi estas malklara: certe Angla leganto komprenus “they allowed themselves to conquer”. Rekomendinde estus diri Ili lasis sin venkiĝi, aŭ Ili permesis ke oni venku ilin. Anstataŭ Ne estus malfacile sin lasi bloki de la glacio kaj transporti, estus pli klare diri Facile estus lasi sin blokiĝi de la glacio kaj transportigi, aŭ Oni facile povus lasi, ke la glacio bloku la ŝipon kaj ĝin transportu
— La Brita Esperantisto - Numeroj 519-520 jul-ago 1948

Pri La portugala literaturo

Citaĵo
 Ni rimarkas konstantan pliboniĝon ĉe la lingva kaj literatura stilo —kaj la enhavo— de ĉi tiu serio. Tamen ankoraŭ la

landnomoj malkonsilitaj de la Lingva Komitato konstante ĝenas, kaj malhelpas ĝuon kaj senrezervan rekomendon. Oni plendas, ke en Anglio (lando neekzistanta en Esperantujo) troviĝas nur 22 abonantoj. Povas esti rilato inter tiuj du faktoj. Ĉe birdokula rigardo al la tuta literaturo de lingvo, estas danĝero, ke la priskribo fariĝos nur teda (por la profanulo) listo de

nomoj nekonataj. Tamen la aŭtoro bone plenumis sian malfacilan taskon, kaj liveris al ni verkon seriozan, informoplenan, kaj ne tro sekan. 
— La Brita Esperantisto - Numeroj 519-520 jul.aug 1948

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.