Albert Fonó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Fischer Albert |
Naskiĝo | 2-an de julio 1881 en Budapeŝto |
Morto | 21-an de novembro 1972 (91-jaraĝa) en Budapeŝto, Hungario |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 6/1-1-50 |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (–1903) |
Okupo | |
Okupo | inventisto |
Albert FONÓ, laŭ hungarlingve kutima nomordo Fonó Albert estis hungara inventisto, inĝeniero, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1954).
Albert Fonó [1] Arkivigite je 2012-10-18 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 2-an de julio 1881 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de novembro 1972 en Budapeŝto.
Albert Fonó frekventis mezgimnazion, poste universitaton en Budapeŝto, kie li konatiĝis kun Tódor Kármán. Inter 1903-1909 li laboris en diversaj fabrikoj de Germanio, Belgio, Svislando, Francio, Britio, poste li hejmenvenis. Li havis 46 patentojn. En 1923 li inventis novan vaporkaldronon. En la sekva jaro Siemens AG aĉetis lian patenton pri nova bremsilo de vagonaroj. Gravas ankaŭ inventaĵo pri la jetmotoroj. Li ricevis premion Kossuth en 1956.