Alfredo Zayas y Alfonso | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Alfredo Zayas y Alfonso | |||||
Naskiĝo | 21-an de februaro 1861 en Havano | ||||
Morto | 11-an de aprilo 1934 (73-jaraĝa) en Havano, Respubliko Kubo (1902–59) | ||||
Lingvoj | hispana vd | ||||
Ŝtataneco | Kubo vd | ||||
Partio | Liberal Party of Cuba (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto advokato politikisto ĵurnalisto vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Alfredo Zayas y Alfonso (1861 - 1934) kuba, juristo oratoro, poeto kaj politikisto. Zayas estis prokuroro, juĝisto, urbestro de Havano, senatano en 1905, Prezidanto de la Senato en 1906, Vicprezidanto de 1908 al 1913 kaj kvara prezidanto de la respubliko de la 20-a de majo 1921 ĝis la 20-a de majo 1925.
Naskiĝis en Havano en aristokrata familio , filo de la eminenta D-ro. José Maria de Zayas y Jiménez, juristo kaj edukisto, frato de D-ro. Juan Bruno de Zayas, kuracisto kaj revolucia heroo, forpasinta en Havano 1896 kiel generalo de la Sendependentisma Milito kontraŭ Hispanio, frato de D-ro. Francisco de Zayas, Ambasadoro de Kubo en Parizo kaj Bruselo.
Kiel revolucia gvidanto ne plu uzis la "de" en la familinomo, kio identigis lin je Hispanio kaj la kolonia reĝimo. En 1895 estis arestita kaj deportita al Hispanio, kie vivis la jarojn de la milito kaj verkis multajn poemojn enkarcerigita en Madrido. Lia verkaro estis eldonita en "Obras Completas", Vol. 1, Poesía. Inkluzive de lia plej fama poemo Al Caer la Nieve.
Zayas estis tre aktiva en la literatura vivo de Havano kaj kuneldonanto de la revuo Cuba Literaria. Post lia reveno al Kubo en 1898, sindediĉis al la sendependeco de Kubo sub la kontrolado kiun Usono havis sub militista okupado.
Li estis sekretario de la Konstitucia Kunveno kaj batalis kontraŭ la Amendo Platt, altrudita de Usono al Kubo, kaj kontraŭ la luado de militbazo en Guantánamo. Li estis prezidanto de la Liberala Partio (maldekstro) kaj elektita vicprezidento en 1908.
Zayas gajnis la prezidentajn balotadojn de 1916, sed Usono intervenis laŭ la artikolo de la Amendo Platt kaj estis la Generalo Mario García Menocal, la preferata de Vaŝingtono, en la kuba regado.
Reelektita en 1920, Zayas atingis la prezidantecon en 1921, sed la lando troviĝis en bankroto, enŝuldita je pli ol 40 milionoj da usonaj dolaroj kaj la sukerprezo de 23 al 3 centavoj po funto. Li ne prezentis sin por dua prezidado sed dum la kvar jaroj kiujn li regis, li antaŭenpuŝis la virinajn rajtojn, ĉefe la rajton al balotado, reformis la eduksistemon kaj socialan asekuron.
Li negocis la kuban suverenecon sur la Insulo de la Junularo (Isla de Pinos, 3.056 km²) okupata ekde 1898 de Usono. Li ricevis pruntodonon de 50 milionoj da usonaj dolaroj de J.P.Morgan cele al la relanĉado de la ekonomio detruita de lia antaŭulo.
Zayas estis la unua prezidanto kiu permesis la preson sen cenzuroj. Post lia retiriĝo de la politika vivo sin dediĉis dum la naŭ lastaj jaroj de sia vivo al la verkado kaj reeldonado de liaj verkaĵoj, inkluzive de la du volumoj de la Lexicografía Antillana. Lia civita liberalismo estis sekvata de la militistaj diktaturoj de Gerardo Machado kaj Fulgencio Batista.