Alibunar | |||
---|---|---|---|
urbeto vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 26310 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 3 431 (2002) [+] | ||
Loĝdenso | 6 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 45° 5′ N, 20° 58′ O (mapo)45.08083333333320.965833333333Koordinatoj: 45° 5′ N, 20° 58′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 71 m [+] | ||
Areo | 602 km² (60 200 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Alibunar [+] | |||
Alibunar (serbe Алибунар, germane Alisbrunn, hungare Alibunár) estas urbo kaj samtempe municipo en Serbio, en aŭtonomio Vojvodino, en distrikto Suda Banato. Ankoraŭ 9 vilaĝoj apartenas al la municipo. La origina turka nomo signifas: puto de Ali.
Alibunar situas sur ebenaĵo, 36 km-ojn for de Panĉevo.
La unua mencio devenis el 1695 dum turka regado en formo Ali Binar. La Habsburgoj okupis ĝin en 1717. Inter 1768–1773 la loko apartenis al privilegia limgarda zono. En 1848 la hungara armeo venkis la ariĝintajn serbojn, dume la urbeto bruldetruiĝis. En 1910 loĝis en Alibunár 4503 da homoj, (rumanoj 2717, serboj 1166, germanoj 335, hungaro 267). Tiutempe en Alibunár produktis salpetron. Ĝis fine de la 1-a mondmilito la loko apartenis al Hungario, al Torontál, al distrikto de Alibunár (kies distriktejo estis), poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio, ekde 2006 kiel Serbio. En 1941 la germana armeo okupis la regionon ĝis 1944. En 2002 loĝis en Alibunar 3431 homoj, (serboj 2052 (60 %), rumanoj 960 (28 %), ciganoj 87 (3 %), hungaroj 61, (2 %), slovakoj 46 (1 %) kaj aliaj).
En la iama Alibunár naskiĝis hungara kanoniko Kálmán Juhász.