Anthony Munday | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de novembro 1559 en Londono | |
Morto | 10-an de aŭgusto 1633 (73-jaraĝa) en Londono | |
Lingvoj | franca • angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando Anglio vd | |
Profesio | ||
Okupo | dramaturgo poeto verkisto tradukisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Anthony MUNDAY (naskiĝinta en 1560 en Londono, mortinta samloke la 10-an de aŭgusto 1633) estis angla verkisto. Estante antaŭulo de Ŝekspiro li konata estas hodiaŭ precipe pro siaj laboraĵoj pri Robin Hood.
Estante filo de ŝtofkomercisto li trejniĝis presistece. Tio instigis Munday mem provi skribi en 1576. Lia unua laborofrukto estis kelkaj versoj kiujn li aldonis al volumo de poezio kiun li estis presanta. Post reveno de vojaĝo el Franclando kaj Italujo (li gastis i.a. ĉe Angla Kolegio de Romo) li komencis eldoni pli grandajn verkojn.[1]
Munday specialiĝis pri diversaj ĝenroj en malsamaj stadioj de sia kariero. Li verkis kavalirajn romancojn ĉefe inter 1588 kaj 1602 kaj denove en 1618/19, dramojn inter 1596 kaj 1602 kaj urbestraj spektakloj (Lord Mayor Shows) inter 1602 kaj 1616. Li ankaŭ tradukis kavalirajn romancojn de la hispana en la anglan, publikigis poemojn, gazetartikolojn kaj enscenigis dramojn. Munday ĉiam konservis viglajn kaj bonajn ligojn al klientoj, eldonistoj, patronoj, printistoj kaj teatroposedantoj, tiel ke li ankaŭ havis finance sukcesan karieron. Antaŭ la fino de sia vivo li ricevis proksimume 80 honor(titol)ojn kaj premiojn, nomumitis skribisto de al londona urbokerno kaj komisiitis pliaktualigi prilondonan informlibron (London Survey). Siatempe li estis unu el la plej popularaj kaj vaste legataj aŭtoroj en tuta Anglio.
De neniu alia verkinto de lia tempo postvivis tiel multaj verkoj dum tia longa periodo kiel Munday. Tamen li estas konsiderita unu el la malpli gravaj verkintoj de sia tempo kaj havas inter la literaturhistoriistoj la dubindan reputacion esti neinspirita dungebla verkisto. Libro de 1928 kun multe da konjektitaĵoj estis la unusola biografio de Munday ĝis la publikigo de du monografioj de ĉ. 2005 kaj neniu kompleta verkareldono ekzistas ĝis hodiaŭ. Kelkaj verkoj atribuotaj al li erare eldonitis kiel aĵoj de William Shakespeare.