Apriora lingvo (de lat. a priori – sen antaŭa sperto) estas - laŭ klasifiko de Louis Couturat - konstruita lingvo, kies eroj ne estas prenitaj el ekzistantaj naciaj lingvoj, sed estas elpensitaj arbitre aŭ laŭ iu logika (filozofia) koncepto. Tio malsamigas ĝin de aposteriora lingvo. Se projekto estas bazita en logika koncepto de aŭtoro, oni nomas ĝin filozofia lingvo (ekzemple, Loĵbano), male, oni nomas ĝin arbitrara lingvo (ekzemple Solresol).
Krome, distingeblas aprior-aposterioraj kaj aposterior-aprioraj lingvoj, depende de tio, ĉu pli multaj estas respektive aprioraj aŭ aposterioraj trajtoj.
- Boabomo;
- Edmondsa lingvo (G. Edmonds) 1856;
- Foignya lingvo
- Gumosopo;
- International Correspondance by Means of Numbers
- Ilaksh & Ithkuil
- Jakelimoto
- Lingua filosofico universale (Gigli Mariano, Milano 1818);
- Loĵbano;
- Loga (G.Nield, Marseille, 1927);
- Loglano;
- Lugar (S. Herpain, Belgio, 1843);
- Manbab (A. Beuthner, 1912);
- Molog (De Sarranton, Cannes, 1911);
- Mua
- Noematopasigrafilalio;
- Numerlingue;
- Oïdapa (Chancerel, 1889);
- Orbidaïe (Bazin, Lyon, 1844);
- Panglottia (Komenio);
- Phonarithmon
- Prometeo kleriganto (Prometej-Prosvetitelj) (Dro Novodum, pseudonimo de Eugène Gurin, Kiev, 1896-98);
- Reformita Ao (Beobi Gordin, 1920);
- Solresolo;
- Sona;
- Timerio;
- Völkerverkehrssprache (Carl Dietrich, Dresdeno, 1902);
- 74-07