Apátvarasd [apAtvaraŝd], germane Warasch [varaŝ], kroate Varažda [varaĵda] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Pécsvárad.
Apátvarasd situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Pécsvárad troviĝas 6, Bonyhád 16, Komló 21, Pécs 27 km-ojn.
Romia vojo trairis la lokon. La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento en formo "Vorost". Post la turka erao germanoj alvenis. En 1930 loĝis tie 8 hungaroj kaj 329 germanoj, en 1970 236 hungaroj kaj 70 germanoj, ja post la 2-a mondmilito parto de germanoj deportiĝis en Germanion. Sola vilaĝservo estas la migra poŝto en Apátvarasd.