Arta Muzeo de Universitato Princeton | |||
---|---|---|---|
universitata arta muzeo | |||
Lando | Usono vd | ||
Situo | Princeton | ||
Arkitekto(j) | Ralph Adams Cram vd | ||
Estiĝo | 1882 | ||
Malfermo | 1882 | ||
Direktoro | Ernest Theodore DeWald • Frank Jewett Mather | ||
Koordinatoj | 40° 20′ 50″ N, 74° 39′ 28″ U (mapo)40.3472-74.6578Koordinatoj: 40° 20′ 50″ N, 74° 39′ 28″ U (mapo) | ||
| |||
Parto de | Universitato Princeton vd | ||
Retpaĝo | http://artmuseum.princeton.edu | ||
La Arta Muzeo de Universitato Princeton (angle Princeton University Art Museum, akronime PUAM) estas la artgalerio de Universitato Princeton en Princeton, Nov-Ĵerzejo. Ĝi estis fondita en 1882 kaj nuntempe enhavas pli ol 92,000 artaĵojn de antikva ĝis moderna. La kolekto temigas la mediteranea regionon, Okcidenteŭropon, Ĉinion, Latin-Amerikon kaj Usonon. Aldone al grekaj kaj romiaj antikvaĵoj, inkluzive de romiaj mozaikoj de la elfosadoj de Universitato Princeton en Antioĥio, same kiel eŭropaj pentraĵoj de la frua Renesanco ĝis la 19-a jarcento, la ĉirkaŭ 27,000 fotoj enhavantaj la periodon de la invento de la dagerotipo en 1839 ĝis la nunaj estas aparte menciindaj. La Azia sekcio enhavas riĉan kolekton de ĉinaj kaligrafioj kaj pentraĵoj, jadaj juvelaĵoj kaj porcelano. La muzeo estas malfermita marde, merkrede, vendrede kaj sabaton de 10:00 ĝis 17:00; ĵaŭde de 10:00 ĝis 21:00 kaj dimanĉe de 12:00 ĝis 17:00. La eniro estas senpaga [1].
La arkitekto David Adjaye konstruis novan muzeokonstruaĵon ĉe la origina loko de 2020. [2]
La muzeo enhavas la sekvajn kolektojn: