Asaf Jah la 7-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
عثمان علی خان | |||||
Naskiĝo | 6-an de aprilo 1886 en Hedrabado | ||||
Morto | 24-an de februaro 1967 (80-jaraĝa) en Hedrabado | ||||
Religio | sunaismo vd | ||||
Ŝtataneco | Hajderabado (princlando) (1911–) vd | ||||
Alma mater | Aliya High School for Boys (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Mahbub Ali Khan, Asaf Jah VI (en) vd | ||||
Infanoj | Azam Jah (en) , Prince Moazzam Jah of Hyderabad (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto reganto monarko vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Asaf Jah la 7-a aŭ Sir Mir Osman Ali Khan Siddiq (urdue آصف جاہ), naskiĝis kiel Mir Osman Ali Khan Siddiqi Bahadur (urdue عثمان علی خان بہادر la 6-an de aprilo 1886; mortis la 24-an de februaro 1967) estis la lasta reganto (Nizam) de la princa ŝtato de Hajderabado kaj de Berar. Li regis Hajderabadon de 1911 ĝis 1948, kiam ĝi iĝis parto de Barato. Oni nomis lin His Exalted Highness The Nizam of Hyderabad (Lia Ekzaltita Alteca Moŝto la Nizamo de Hajderabado).[1]
Dum siaj tagoj de regantoj li estis taksita la plej riĉa homo en la tuta mondo, kies riĉeco estis ĉirkaŭ 2 bilionoj da usonaj dolaroj en la komenco de 1940-aj jaroj[2], kio korespondis al 2 % de la tiama usona ekonomio.
En tiu epoko la ĉiujara enspezo de la ĵus sendependiĝinta hinda unio korespondis al nur unu bilionoj da usonaj dolaroj jare. Li aperis sur la kovrilo de TIME-magazine.[3] Oni ĝenerale supozas, ke li restis la plej riĉa homo en suda Azio ĝis kiam li mortis en 1967, kvankam lia riĉeco tiam atingis nur 1 bilionon da usonaj dolaroj kaj iĝis la celo de akraj leĝaj disputoj inter la heredantoj.
Li konstruis la Hyderabad House en Delhio, kiu utilas nun por diplomataj kunvenoj de la registaro de Barato.