August Sedláček | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de aŭgusto 1843 en Mladá Vožice |
Morto | 15-an de januaro 1926 (82-jaraĝa) en Písek |
Tombo | Bývalý hřbitov v Písku (en) |
Lingvoj | ĉeĥa • latina • germana |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Rudolf Sedláček (en) |
Okupo | |
Okupo | historiisto instruisto genealogo verkisto arkivisto heraldist (en) mezlerneja instruisto |
August Sedláček (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1843[1] en Mladá Vožice, mortis la 15-an de januaro 1926[1] en Písek) estis ĉeĥa historiisto, genealogo, heraldikisto kaj fondinto de la ĉeĥa kastelologio. Liaj verkoj estas ĝis nun eldonataj kaj elserĉataj kaj pluraj el inter ili estas nesuperitaj pro sia faktografia detaleco.
Sedláček naskiĝis en urbeto Mladá Vožice en Sudbohemia regiono. Li studis en gimnazio en Písek kaj historion en la Filozofia fakultato de la Universitato de Karolo en Prago. Poste li laboris kiel mezlerneja instruisto pri historio en Litomyšl, Rychnov nad Kněžnou kaj Tábor, post sia vidviĝo en 1899 li pensiiĝis kaj transloĝiĝis al Písek, kiel li laboris kiel urba arkivisto kaj volontule ankaŭ kiel direktoro de la muzeo. En 1922 li duan fojon edziĝis kun instruistino Tereza Barcalová, kiu estis duonaĝa al li. Krom sia pasio por historio li estis granda naturŝatanto, en sia ampleksa ĉasarbaro en Písek li mem kultivis rarajn arbojn kaj florojn.
La asteroido 90821 Augustsedláček estis nomita en lia memoro.
Ekde sia junaĝo Sedláček interesiĝis precipe pri historia topografio kaj kastelologio. Lia plej ampleksa verko estas dekkvinvoluma „Hrady, zámky a tvrze království Českého“ („Burgoj, kasteloj kaj fortikaĵoj de la Ĉeĥa reĝlando“). Materialon por la libro li preparis dum 20 jaroj (nur lia genealogia kaj topografia kartoteko, kiun li tiucele pretigis, havas 400.000 slipetojn) kaj ĝi estis eldonata sinsekve dum tuta lia vivo 1872–1927). Ĝis nun valora estas ankaŭ lia preskaŭ 1500-paĝa monografio "Dějiny královského krajského města Písku nad Otavou" (1911–1913 (Historio de la reĝa regiona urbo Písek super Otava). Kvankam de kelkaj historiistoj (Pekař, Novotný) li estis iom riproĉata pro sia neglata stilo kaj ioma neglektado de la eŭropa kunteksto, ĝis nun nesuperebla li estas pro sia faktografia kolektokapablo kaj sistemeco. Nuntempe reeldonitaj kaj aĉeteblaj estas jenaj el liaj verkoj: