Balatonszentgyörgy | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 8710 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 446 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 61 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 41′ N, 17° 18′ O (mapo)46.68851944444417.295280555556Koordinatoj: 46° 41′ N, 17° 18′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 23,68 km² (2 368 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Balatonszentgyörgy [+] | |||
Balatonszentgyörgy (balatonsentdjordj) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono Fonyód.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj sur mildaj deklivoj, ĉe suda bordo de Balatono, laŭ ĉefvojo, fervojo kaj aŭtoŝoseo M7 Budapeŝto-Nagykanizsa. Tie finiĝas la Balatono laŭ vidpunkto el Budapeŝto, krome tie estas enfluejo de Zala (rivero) al la lago. Estas ankaŭ alia fervojo al Keszthely, krome ĉefvojo inter Keszthely kaj Marcali.
Pli frue romianoj, poste peĉenegoj loĝis tie. La unua skriba mencio devenis el 1298, tiam preĝejo funkciis tie. La turkoj faris ruina la komunumon en 1566, estis tie setlejo en 1699, kiu formiĝis vilaĝo en 1722. Familio Festetics havanta la kampojn konstruis ĉasdomon nomata Csillagvár (=stelo-fortikaĵo) en 1821. Ekfunkciis la fervojo en 1861. Oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj jam en 1922. Preĝejo konstruiĝis en 1928. Dum la 2-a mondmilito okazis grandaj bataloj. En 1959 kolĥozo pri "Stelofortikaĵo" formiĝis.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, muzeoj en "Stelofortikaĵo" kaj en karakteriza vilaĝa domo, interretejo, kuracejo, dentokuracejo, infansana servo, klubo de maljunuloj, fajrobrigado.
Pro grandeco la tabelo ne havas la ceterajn komunumojn en Transilvanio, vidu ilin Csíkszentgyörgy!