Basbala pilko estas pilko farita por la sporto nomata basbalo.
Laŭ la grandaj ligoj de basbalo la pilko havu ĉirkaŭmezuron inter 22,9 kaj 23,5 centimetroj (inter 9 kaj 9 1/4 da coloj) kaj estu inter 142 kaj 148,8 gramojn peza (inter 5 kaj 5 1/4 da uncoj)[1]. La kerno de la pilko estas plej ofte el korko ĉirkaŭita de kaŭĉuko kaj tegita de fadeno, ŝnureto aŭ lano. La ekstera parto de la pilko konsistas el du partoj de ledo aŭ artefarita materialo kunkudritaj per 108 kudreroj ruĝkoloraj. Tiu fadeno estas platigita por malpligrandigi la aerreziston de la pilko.
La grando kaj la maso de pilko povas varii laŭ la postuloj de la konkursoj aŭ laŭ la kategorio de la ludantoj.
En la 19-a jarcento unu nura pilko estis uzata dum maĉo kaj ŝanĝita nur, se ĝi vere estis damaĝita. Kiam la pilko alteriĝis inter la spektantoj, la helpistoj reĵetis ĝin al la teamanoj. Dum la maĉo la pilko tegiĝis de polvo kaj de aliaj substancoj uzataj de la ĵetistoj por ŝanĝi la vojon de pilko; ĝi damaĝiĝis surface aŭ laŭ la kudrolinioj.
En 1909 la du ĉefaj usonaj ligoj adoptis la saman pilkon por ĉiuj komunaj maĉoj. En 1920 Ray Chapman mortis post pilkofrapo ĉekapa. Ekde tiam la arbitraciantoj anstataŭas la pilkon tuj post ekdamaĝiĝo. Nuntempe uzatas dekduo da pilkoj por unu maĉo.