Battenheim

Battenheim
komunumo en Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Alzaco
Departemento Haut-Rhin
Arondismento Mulhouse
Kantono Illzach
Komunumaro aglomeraĵo Mulhaŭzo-Alzaco
Urbestro Maurice Guth (2014-2020)
Insee-kodo 68022
Poŝtkodo 68390
Demografio
Loĝantaro 1 317 (2009)
Loĝdenso 78 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 47° 49′ N, 7° 23′ O (mapo)47.8205567.3825Koordinatoj: 47° 49′ N, 7° 23′ O (mapo)
Alteco 223 ĝis 231 m
Areo 16,88 km2
Situo
Battenheim (Francio)
Battenheim (Francio)
DEC
Map
vdr

Battenheim estas franca komunumo situanta en la norda ĉirkaŭurbo de Mulhouse, en la departemento Haut-Rhin, en la regiono Alzaco.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Battenheim situas je 5 km sude de la urbo Ensisheim kaj je 10 km nord-oriente de la urbo Mulhouse. La vilaĝo situas je ĉirkaŭ 15 km okcidente de la landlimo kun Germanio.

La komunumo de Battenheim konsistas el pluraj distingeblaj zonoj :

  • la centro de la vilaĝo kaj ties malnovaj konstruaĵoj, preĝejo, komercoj,
  • loĝ-kvartaloj kun nuntempaj domoj,
  • agrikulturaj zonoj kun plejparte intensivaj kultivadoj,
  • parto de la ŝtatbiena arbaro Hardt.
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj
  • La Romianoj tie instaliĝis : restas vestiĝoj de kampo en la loko nomata Schnapphahnenlager.
  • La vilaĝo, menciita ekde 817 kun la nomo Batenheim, apartenis al sinjorbieno de Landser.
  • Battenheim spertis viglan demografian eksplodon ekde la instaliĝo de la uzino Peugeot de Sausheim en la 60-aj jaroj.

Administracio

[redakti | redakti fonton]
  • Mandato 2001 ĝis 2008: S-ro Michel Marchal
  • Mandato 2008 ĝis 2014: Georges Ottenwaelder
  • Mandato 2014 ĝis 2020: Maurice Guth

Demografio

[redakti | redakti fonton]
Demografia evoluo
1962 1968 1975 1982 1990 1999 2006
620 757 813 1003 1174 1322 ĉirkaŭ 1281
Nombro konata ekde 1962: Loĝantaro sen duobla kalkulo

Lokoj kaj monumentoj

[redakti | redakti fonton]

Religiaj heredaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • La preĝejo Sankta Imier posedas navon de la 18a jarcento. La sonoril-turo kaj la ĉorejo estas gotik-tipaj kaj la altaro baroka. En tiu preĝejo troviĝas granda orgeno de la jaro 1720. Ĝi estis restaŭrita en 1989.
  • Kalvario datumanta de 1776 troviĝas sur la loko.

Civila heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Transportoj

[redakti | redakti fonton]
  • Aŭtobuso Soléa regule trafikas (proksimume ĉiu-hore) inter la vilaĝo kaj la tram-stacio de Mulhouse. La veturado daŭras malpli ol 20 minutojn. La ĉefa stacidomo de Mulhouse estas tiel facile atingebla.
  • Battenheim situas ne malproksime de aŭtoŝosea interkruciĝo inter la aŭtoŝoseoj A 35 kaj A 36, kiuj kunligas respektive Strasburgon al Bazelo kaj Mulhouse al Liono kaj Parizo, ktp.
  • La flughaveno de Bâle-Mulhouse, 'EuroAirport, estas atingebla proksimume en duonhoro per aŭtoŝoseo.

Battenheim posedas mult-servan komercon (nutraĵ-vendejo, Poŝtejeto, gazet-vendejo), dimanĉe malfermitan pan-vendejon. Krome, almenaŭ du grandaj komercaj centroj situas je malpli ol 6 km.

Asocia vivo

[redakti | redakti fonton]
  • Ekzistas multaj asocioj en Battenheim : futbal-, tenis-, tablotenis-, petanko-kluboj, asocio dediĉita al la Historio, alia al karnavalo, ktp.
  • Ĉiu-jare la Fourmilière (formikejo), la inter-asocia grupiĝo de la vilaĝo organizas oktobran feston nomata "festo de la Formiko" (alude al la insekto, simbolanta la loĝantaron de Battenheim) kun koncertoj kaj aparte vespermanĝo kun dancmuziko.
  • Aliaj eventoj estas proponitaj dum la jaro, alzaca teatraĵo komence de la jaro, karnavalo, vilaĝa festo en majo, foiro pri renovigeblaj energioj kaj agrikultura materialo (ekde 2006), kaj krome Kristanasko-merkato.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]