Beckov | |
hungare: Beckó, germane: Beckow | |
municipo | |
Beckov
| |
|
|
Oficiala nomo: Beckov | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Trenčín |
Distrikto | Nové Mesto nad Váhom |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Parto de | Považie |
Montaro | Považský Inovec |
Memorindaĵo | Beckov burgo |
Rivero | Váh |
Situo | Beckov |
- alteco | 190 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 47′ 21″ N 17° 53′ 43″ O / 48.78917 °N, 17.89528 °O (mapo) |
Areo | 28,629 km² (2 862,9 ha) |
Loĝantaro | 1 291 (31.12.2007) |
Denseco | 45,09 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1208 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 916 38 |
Telefona antaŭkodo | +421-32 |
Aŭtokodoj | NM |
NUTS | 505846 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Trenčín
| |
Vikimedia Komunejo: Beckov | |
Retpaĝo: www.obec-beckov.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Beckov (hungare Beckó germane Beckow) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.
Beckov situas laŭ maldekstra bordo de Váh, apud aŭtovojo Bratislavo-Trenčín. Nové Mesto nad Váhom troviĝas je 7 km.
La burgo jam ekzistis en la 12-a jarcento, kiel administra centro. La unua mencio okazis en 1208 en latina formo "Blundix", en 1229 laŭ hungara nomo "Bolondus". Laŭ la onidiro la posedanto estis kortega figuro Beckó. Baldaŭe Mateo Csák akiris la gravan fortikaĵon. En 1599 la turkoj ne povis okupi ĝin. Ankaŭ Francisko Rákóczi la 2-a vane sieĝis ĝin, nur la komunumon okupis. La fortikaĵo neniiĝis pro incendio en 1729.
La loko estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1332. Precipe germanoj estis la unuaj loĝantoj. En 1520 ĝi ricevis rajton pri bazarado. En 1689 abatejo fondiĝis. En 1598 oni komputis tie 218 domojn. 1784 loĝis tie 1841 loĝantoj en 247 domoj, en 1828 1670 loĝantoj en 215 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Beckó 1425 homoj, (slovakoj en majoritato, germanoj kaj hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Trencsén, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Beckov 1367 homoj, (1352 slovakoj).
|