Benoist Apparu (naskiĝis la 24-an de novembro 1969 en Tuluzo (Haute-Garonne) estas franca politikisto. Li estis delegita ministro, komisiita pri loĝado de la 22-a de februaro 2012 ĝis la 10-a de majo 2012, post estinta subministro. Li estas urbestro de Chalons-en-Champagne ekde la 5-a de aprilo 2014.
Benoist Apparu infane vivis en familio de du infanoj. Lia frato, Thierry, estas ĵurnalisto ĉefredaktoro por la televidkanalo Monaco Info.
Benoist Apparu diplomiĝis pri afera internacia juro.
Li ekaktivis politike en 1989 en RPR kiel delegito de la junuloj RPR de la distrikto de Alain Juppé en la 18-a arondismento de Parizo poste li fariĝis nacia prezidanto de la junuloj RPR de 1994 ĝis 1996[1] kaj fariĝis parlamenta asistanto de Bruno Bourg-Broc.
Li estis elektita en marto 2001, vicurbestron de Châlons-en-Champagne komisiitan pri junularo kaj komunikado poste pri daŭriva evoluigo kaj vivmedio ekde marto 2008 sekve de la reelekto de Bruno Bourg-Broc. En aprilo 2008, li estis ankaŭ elektita vicprezidanto de la aglomera komunumaro delegita pri medio kaj daŭriva evoluigo. En 2002, li fariĝis asistantarestro de la ministro delegita pri lerneja instruado poste ppri kunlaborado Xavier Darcos. Inter 2005 kaj 2007, li estis konsilanto poste vicdirektoro de la asistantaro de la ministro delegita pri socia kunrilateco, Catherine Vautrin.
Li kandidatiĝis en la deputitaj balotoj de 2007 kun kiel anstataŭanto Bruno Bourg-Broc, kaj venkis en la 4-a distrikto de Marne en la dua balotvico, per 59 % de la voĉoj. Li estis unu el la francaj politikistoj, kiuj uzis telefonajn aŭtomatojn al siaj balotantoj : proksimume 20 000 preregistritaj vokoj estis faritaj al individuoj por sentivigi ilin pri sia kandidatiĝo. En la parlamenta periodo 2007-2012, li estis raportanto por la leĝo LRU pri aŭtonomeco de la universitatoj de 2007.
La 23-an de junio 2009, li eniris la duan registaron de François Fillon kiel subministro komisiita pri loĝado kaj urboplanado, ĉe Jean-Louis Borloo, ŝtatministro, ministro pri ekologio, energio, daŭriva evoluigo kaj maro, komisiita pri verdaj teknologioj kaj traktadoj pri klimato[2]. Li restis je la sama posteni en la 3-a registaro de François Fillon ĝis la 22-a de februaro 2012, eĉ se urboplanado malaperis el lia titolo. Je tiu dato, li fariĝis ministro delegita pri loĝado. Tiu promocio klariĝis per la demisio de sia supera ministro, Nathalie Kosciusko-Morizet, nomumita proparolanto de la kampanjo de Nicolas Sarkozy, kaj la alligo de la daŭriva evoluigo rekte al la ĉefministro.
En februaro 2011, li deklaris ĉe radio RMC voli faciligi « la konstruon de moskeoj » inkluzive kun helpo de la ŝtato, post modifo de la leĝo de 1905[3]. Li tiam precizigis :
|
[4]. Samjare 2011, li eniris la influklubon Le Siècle[5].
En 2012, li rekandidatiĝis en la deputitaj balotoj en la 4-a deputita distrikto de Marne kun Agnès Person, urbestro de Saint-Hilaire-le-Grand, kiel anstataŭantino. En la dua balotvico, li venkis la departementan konsilianon PS Rudy Namur per 52,49 % de la voĉoj[6]. Post la venko de la maldekstro, li sidis kun UMP en la opozicio.
La 18-an de julio 2012, li demisiis de la Regiona Konsilio de Ĉampanjo-Ardenoj por konformi al la leĝo pri nekumulo de mandatoj. Li preferis konservi sian mandato de vicurbestro kiun li taksas
|
[7].
Li estas ekde 2012 profesoro pri francaj politikaj institucioj en la Instituto pri Politikaj Studoj de Parizo, en la eŭropusona kampuso de Reims. Li ankaŭ instruas pri rajto al loĝado en la kampuso de Parizo.
Kandidato kiel listokapo en la municipaj balotoj de marto 2014 en Châlons-en-Champagne, la eliranta urbestro Bruno Bourg-Broc, de kiu Benoist Apparu estis vicurbestro, ne rekandidatiĝis[8] ; li venkis en la dua balotvico fronte al la socialista kandidato kaj al la nacifrontista per 46,49 % de la voĉoj.
Benoist Apparu estas inter la proksimuloj de la urbestro de Bordeaux Alain Juppé kaj deklaras apartenon al
|
. Pri edukado, Benoist Apparu favoras restrukturadon de la tuto de la eduka sistemo, propononate por ekzemplo fandiĝon de la unuagradajn lernejojn kun la kolegioj[9].
La 23-an de januaro 2013, li sciigis ke li voĉdonos favore al la leĝprojekto stariganta la geedziĝon por ĉiuj, kio faris de li, post Franck Riester, la 2-a deputito UMP favora al la geedziĝo de samseksuloj[10]. Ili estis la du solaj deputitoj de ilia frakcio, kiuj voĉdonis favore al la teksto en la 1-a kaj en 2-a ekzameno[11],[12].
|