Bernhard Minetti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Bernhard Theodor Henry Minetti |
Naskiĝo | 26-an de januaro 1905 en Kiel |
Morto | 12-an de oktobro 1998 (93-jaraĝa) en Berlino |
Tombo | Doroteurba tombejo |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Familio | |
Infanoj | Hans-Peter Minetti (en) , Jennifer Minetti (en) |
Okupo | |
Okupo | teatra aktoro muzikisto reĝisoro kantisto filmaktoro aktoro intendant (en) |
Bernhard (Theodor Henry) MINETTI [benhat mineti] (naskiĝis la 26-an de januaro 1905 en Kijlo, mortis la 12-an de oktobro 1998 en Berlino) estis germana aktoro.
Dum sia longa aktora kariero li brilis ĉefe per komplikaj karakteraj roloj. Krom en klasikaj dramoj li ekde la 1950-aj jaroj ofte aperis en verkoj de modernaj dramistoj, ekz. Samuel Beckett, Friedrich Dürrenmatt, Bertolt Brecht kaj Thomas Bernhard kaj en filmoj.
En la jaro 1985 li publikigis siajn memorojn: Erinnerungen eines Schauspielers.
Li estas la patro de la geaktoroj Hans-Peter Minetti kaj Jennifer Minetti.