Bertalan Székely | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de majo 1835 en Kluĵo |
Morto | 21-an de aŭgusto 1910 (75-jaraĝa) en Cinkota |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario Aŭstra imperio Translajtio (Hungara Reĝlando) |
Familio | |
Infanoj | Ágoston Székely (en) , Arpad Székely von Adamos (en) |
Okupo | |
Okupo | pentristo history painter (en) |
SZÉKELY Bertalan [sekej] (naskiĝis la 8-an de majo 1835 en Kolozsvár, Hungarujo, mortis la 21-an de aŭgusto 1910 en Mátyásföld( nuntempe apartenanta al Budapeŝto) estis hungara pentristo.
Bertalan Székely lernis pentradon en Vieno, sed pro materialaj kialoj li revenis Transilvanujon kaj vivtenis sin kiel migrantpentristo, desegninstruisto. De 1859 li plulernis en Munkeno. Ekde 1871 li instruis. Li pentris portretojn, pejzaĝojn, sed precipe historiajn pentraĵojn. Li estis la ĉefreprezentanto de la hungara nacia romantika pentrado, kiu disvolviĝis en Hungario en dua parto de la 19-a jarcento.
En 1858 li edziĝis, baldaŭ li havis 4 filojn.