Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bowil (stacidomo). |
Bowil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Berno |
Administra distrikto | Berno-Mezlando |
Malnova distrikto ĝis 2009 | Konolfingen |
Geografia situo | CH1903: 619537 / 193519 (mapo)46.89257.695Koordinatoj: 46° 54′ N, 7° 42′ O; CH1903: 619537 / 193519 (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1381 |
Areo | 14,7 km² |
Alteco | 733 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 3533 |
Komunumkodo | 0605 |
Bowil estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ekde la 1-a de januaro 2010 de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1381 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
La komunumo Bowil situas proksimume 20 km sudoriente de la federacia urbo Berno sur la akvodislimo de la rivereto Chise, alfluanto de Aro, kaj Emme sur alteco de 733 m s.m.
La komunumo limas en nordo al Oberthal, en oriento al Signau kaj Röthenbach en Emme-Valo, en sudo al Linden, kaj en okcidento al Oberhünigen kaj Zäziwil.
Bowil disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Berno al Lucerno kaj tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo paralela al tiu fervojlinio tra Emme-Valo kaj Entlebuch.
La unua dokumenta mencio de Bowil datiĝas el la jaro 1299 kiel Bonwile.
Dum mezepoko Bowil apartenis al la Senjorujo Signau, kiu apartenis al la suvereneco de la Grafoj de Kiburgo. Kun la Senjorujo la vilaĝo fariĝis en la jaro 1399 posedaĵo de la urbo Berno. En la 16-a jarcento post la reformacio en Friedersmatt en Bowil estis dum longa tempo kunvenejo de la anabaptista movado de Emme-Valo. Post la kolapso de la malnova reĝimo dum la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la vilaĝo estis atribuita al la nove kreita distrikto Höchstetten. Ekde la jaro 1803 ĝi apartenis al la ĉefdistrikto Konolfingen, kiu estis transformita per la nova konstitucio de 1831 al la hodiaŭa distrikto Konolfingen.
|