Burlington | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
urbo lower-tier municipality (en) ![]() urbego ![]() | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 186 948 (2021) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 007 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 43° 20′ N, 79° 48′ U (mapo)43.325-79.8Koordinatoj: 43° 20′ N, 79° 48′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 74 m [+] | ||||
Areo | 185,66 km² (18 566 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Burlington estas grandurbo kaj universitata urbo en Kanado en Ontario.
Burlington situas laŭ Ontario (lago) en la suda parto de Kanado inter Hamiltono (Ontario) kaj Oakville (Ontario). Hamiltono troviĝas 8, Toronto 50, Otavo 401, Montrealo 550 kilometrojn.
Dum alveno de aŭropanoj la areo estis kovrita per densa arbaro. Terkultivistoj alvenis precipe post 1812. Burlington establiĝis en 1874. Komence vaporŝipoj vizitis la vilaĝon, baldaŭe la fervojo transprenis la trafikajn taskojn. Burlington urbiĝis en 1915. Dum la 2-a mondmilito multe da homoj alvenis por loĝi en la urbo. En 1958 la najbareco aliĝis al Burlington. La grandurbo estis celloko kun alta kvalito de vivo.
Burlington apartenas al la "Ora Hufumo". Oni okupiĝas pri nutraĵprilaboroj, elektroniko, komercaj, farmaciaj kaj aliaj servoj.
Burlington havas bonajn trajnajn kaj aŭtoŝoseajn kontaktojn.
En Burlington la averaĝa plenjara temperaturo estas 9 °C, la averaĝa jara temperaturo varias inter 4-14 °C. Rekorda varmo okazis en julio kun 39 °C, rekorda malvarmo okazis en januaro kun −29 °C. Jare oni kolektis precipitaĵojn 879 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, en vintro ankaŭ neĝas. La pluvo kulminas en majo kaj malkulminas en februaro.