Béla Bollobás | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1943 (81-jaraĝa) en Budapeŝto |
Lingvoj | angla • hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd (–1967) Trinity College - doktoro de filozofio (–1972) |
Familio | |
Patro | Béla Bollobás (en) |
Frat(in)o | Enikő Bollobás |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Béla BOLOBÁS [bolobAŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bollobás Béla, (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1943 en Budapeŝto[1]) estas hungaradevena brita matematikisto, pedagogo kaj ekstera membro de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia fratino estas Enikő Bollobás.
Béla Bollobás frekventis universitaton en Budapeŝto, dume li atingis altajn lokojn en matematikaj konkursoj. Li plulernis en Universitato de Oksfordo kaj li doktoriĝis en Kembriĝo, poste li restis en Anglio pro tiutempa politiko de Hungario. Ekde 1970 li estas profesoro de Universitato de Kembriĝo. Li okupiĝas pri grafeteorio kaj kombinatoriko, dume li redaktas revuon Combinatorics, Probability and Computing. Li pli frue sportadis en moderna pentatlono kaj skermado, li havas edzinon.