Béla Szőkefalvi-Nagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 29-an de julio 1913 en Kluĵo |
Morto | 21-an de decembro 1998 (85-jaraĝa) en Szeged |
Tombo | Central graveyard in Szeged (en) , IV-8-655 |
Lingvoj | hungara • germana • franca |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Scienca Universitato de Szeged (–1936) |
Familio | |
Patro | Gyula Szőkefalvi-Nagy |
Frat(in)o | Zoltán Szőkefalvi-Nagy |
Okupo | |
Okupo | matematikisto universitata instruisto |
Verkoj | Functional Analysis |
SZŐKEFALVI-NAGY Béla (soe:kefalvi-nadj) estis hungara matematikisto, universitata profesoro, laŭreato de Kossuth-premio en 1953, ano de MTA naskita en Koloĵvaro la 29-an de julio 1913 kaj mortinta en Szeged 21-an de decembro 1998. Li estis la filo de matematikisto Gyula Szőkefalvi-Nagy kaj pli aĝa frato de kemihistoriisto de Zoltán Szőkefalvi-Nagy.
Béla Szőkefalvi-Nagy diplomitiĝis en la Universitato Ferenc József de Szeged en 1936 pri matematiko-fiziko. Li doktoriĝis (Sub auspicilis dr.) en 1937. Li instruis en Szeged kaj kelkfoje en diversaj universitatoj de Usono. En 1983 li pensiuliĝis.