Búcsúszentlászló [bUĉUsentlAslo] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Zalaegerszeg. La oficiala loknomo estis Bucsuszentlászló ĝis 2004.
Búcsúszentlászló situas en valo en Montetaro Zala laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nagykanizsa-Szombathely. Zalaegerszeg troviĝas 13 km-ojn for.
Reĝo Ladislao dum rajdado malkovris insulon inter marĉo. Li elĉevaliĝis, kie tuj estiĝis fonto. Poste oni fondis tie komunumon kaj konstruis preĝejon. La kirko iĝis signifa pilgrimloko.
La turkoj faris senhoma la vilaĝon, sed poste ĝi refondiĝis. Incendio okazis en 1874.
En ekstera parto de Búcsúszentlászló mortis oficiro Mór Kerkapoly.
Oni fondis Asocion pri Ladislao la 1-a (Hungario).