Carcano | |
![]() | |
---|---|
Fusilo Carcano uzita de Lee Harvey Oswald dum atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy | |
firearm model | |
bolt-action rifle | |
Bazaj informoj | |
Lando | ![]() |
Konstruisto | Mauser-Parravicino |
Speco | ripeta fusilo |
Historio | |
Prototipo | 1891 |
Produktita | 1892-1945 |
Teknikaj datenoj | |
Kalibro | 6,5 mm (M 91) 7,35 mm (M 38) |
Kartoĉo | 6,5 x 52 mm Mannlicher-Carcano 7,35 x 52 mm Mannlicher-Carcano |
Magazeno | kartoĉujo por 6 (M 91) aŭ 5 (M 38) kartoĉoj |
Dimensioj | |
Longeco | 1295 mm (fusilo M 91) 920 mm (karabeno M 91) 1020 (mallonga fusilo M 38) |
Pezo | |
armilo | 3,82 kg (fusilo M 91) 3,2 kg (karabeno M 91) 3,4 kg (mallonga fusilo M 38) |
Aliaj | |
Rapideco de komenca ekpafo | 710 m/s (fusilo M 91) 660 m/s (karabeno M 91TS) 757 m/s (mallonga fusilo M 38) |
Pafdistanco maksimuma | 2000 m (fusilo M 91) 1500 m (karabeno M 91) 900 m (mallonga fusilo M 38) |
Praktika pafdistanco | 600 m |
Carcano [karkAno] (ankaŭ Mannlicher-Carcano aŭ Paravicini-Carcano) estas nomo uzita por markigo de produktvico de italaj ripetaj armeaj fusiloj.
La armilo eluzanta kiel bazon aŭstrian sistemon Mannlicher estis reguligita de italaj konstruistoj. Tiu ĉi fusilo estis evoluigita de ĉefkonstruisto de Itala armea armilfabriko en Turino de subkolonelo Salvatore M. Carcano en la jaro 1890 kaj de subkolonelo Paravicini. Ties unua produktversio estis nomita kiel Modelo 1891 (M91). Prezentita ĝi estis en la jaro 1891 kaj estis reguligita por uzo de nova tipo de senrandaj kartoĉoj 6,5 x 52 mm Mannlicher-Carcano. La kartoĉujo havas kapaciton de ses kartoĉoj.
La fusiloj de serio Carcano estis fabrikataj inter la jaroj 1892 – 1945, dum kiuj ili anstataŭis antaŭe uzatajn fusilojn Vetterli-Vitali kalibro 10,35 x 47 mmR. La fusiloj kaj la karabenoj Carcano kreis ĉefan infanterian armilaron de la itala armeo dum la unua mondmilito kaj la dua mondmilito.