Antônio Frederico de CASTRO ALVES [antonjŭ frederikŭ djkastrŭ aŭvjz] (naskiĝis en la 14-a de marto, 1847, en Muritiba, Bahio, kaj mortis en la 6-a de julio, 1871, en Salvadoro de Bahio) estis grava brazila poeto, la Poeto de l' Sklavoj, rigardata la plej granda figuro de la tria romantikisma generacio el Brazilo. Kun Gonçalves Dias (1823-1864) li dividas la honoron de supera reprezentanto de la brazila romantikismo. Castro Alves estas patrono de la Seĝo 7-a de Brazila Beletristika Akademio, kiel elektis la seĝa fondinto Valentim Magalhães (1859-1903).
Antônio Frederico de Castro Alves naskiĝis la 14-an de marto 1847, en la bieno Cabeceiras, ĉe la vilaĝo tiam nomata Curralinho, nuntempe Castro Alves. Tiu bieno apartenis al lia familio, tre tradicia kaj potenca en la tiama provinco, la nuna ŝtato Bahio. Castro Alves estis la dua filo de la kuracisto Antônio José Alves, poste profesoro ĉe la Medicina Fakultato de Salvadoro de Bahio, kaj de Clélia Brasília da Silva Castro, mortinta kiam la poeto estis 12-jaraĝa. Lia patrina avo estis unu el la herooj de la lukto por la sendependiĝo de Brazilo, Majoro José Antônio da Silva Castro, komandanto de la fama Bataliono de Konuroj.
Ĉirkaŭ 1853, la familio de Castro Alves, kiu estis tiam 6-jaraĝa, transloĝiĝis al la ĉefurbo de Bahio, Salvadoro, kaj li eniris en la lernejon de Abílio César Borges, estonta Barono de Macaúbas, kie li estis kolego de Rui Barbosa kaj jam montris fruan kaj pasian inklinon al poezio. En 1862, 15-jaraĝa, li iris al Recifo, kie li finis mezgradan kurson kaj, post dufoja malaprobo, eniris en la Juran Fakultaton de tiu urbo en 1864. En 1865 li finis la unuan jaron de sia kurso kun Tobias Barreto kaj rapide integriĝis al la akademia beletra vivo, kiam estis admirata pro siaj versoj, pli zorgante ilin kaj siajn amojn, ol siajn studojn.
En 1866 mortis lia patro kaj iam poste Castro Alves pasie ekamis la aktorinon Eugênia Câmara, kiu ludis gravan rolon en liaj liriko kaj vivo. Tiutempe Castro Alves eniris grande inspiratan fazon kaj konsciiĝis pri sia rolo kiel socia poeto. Li verkis la dramon "Gonzaga" kaj, en 1868, iris al San-Paŭlo kun sia amatino, kiam eniris en la tria jaro de la Jura Falkultato de tiu urbo, por daŭrigi sian kurson, denove en la sama klaso de Rui Barbosa. Jarfine lia dramo estis sukcesege ludita, sed lia spirito senkuraĝiĝis pro la rompo kun Eugênia Câmara.
En 1869, dum ĉasado, lia maldekstra piedo estis akcidente trapafita. Li forlasis San-Paŭlon kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro por flegi sian piedon, sed ĝi devis esti amputita. En la sama jaro Castro Alves revenis al Bahio kaj en 1870 li akiris tuberkulozon, tiam restante en familia bieno por kuraciĝi kaj daŭrigi la verkadon de inspiroplenaj poemoj. En novembro, estis publikita lia unua libro, "Espumas flutuantes" (Flosantaj ŝaŭmoj), la nura dum sia vivo, verko bone ricevita de publiko. Ankoraŭ en 1870, en la bieno, kie li ripozis, Castro Alves kompletigis la verkon tiam titolitan "A cascata de Paulo Afonso", postmorte publikita, en 1876, kiel "A cachoreira de Paulo Afonso".
Poste, malgraŭ la malbonfarto, li verkis iujn el liaj pli belaj versoj, inspiritaj de lasta amo, platona, por la kantistino Agnese Murri. Castro Alves forpasis en 1871, nur 24-jaraĝa, antaŭ fini la grandan faron, kiun proponis al si mem, poeziaron Os Escravos pri sklaveco. La verko "A cachoeira de Paulo Afonso" estas parto de "Os escravos", kiel diris klarigo de la poeto: "daŭrigo de la poemo 'Os escravos', sub titolo de 'Manuscritos de Stênio'".
- 1847: la 14-an de marto naskiĝas Antônio Frederico de Castro Alves, en Muritiba, Bahio, filo de D-ro Antônio José Alves kaj Clélia Brasília da Silva Castro kaj nepo de Majoro José Antônio da Silva Castro.
- 1853: lia familio iras al Salvadoro, ĉefurbo de Bahio. Castro Alves eniris en la lernejon de Abílio César Borges, estonta Barono de Macaúbas, kaj iĝis kolego de Rui Barbosa.
- 1859: mortas lia patrino Clélia Brasília da Silva Castro, kiam Castro Alves estis 12-jaraĝa.
- 1862: Castro Alves iras al Recifo, ĉefurbo de Pernambuko, kie finas la mezgradan kurson.
- 1864: li sukcesas eniri en la Juran Fakultaton de Recifo.
- 1865: li kompletigis sian unuan jaron de kurso kaj konas la estontan verkiston Tobias Barreto. Oni komencas admiri lin kiel poeto.
- 1866: mortas lia patro D-ro Antônio José Alves, kiam la poeto estis 19-jaraĝa. Castro Alves ekamas la aktorinon Eugênia Câmara.
- 1868: li iras al San-Paŭlo kun Eugênia Câmara kaj daŭrigas sian kurson ĉe la Jura Fakultato de tiu urbo. Tiutempe lia dramo "Gonzaga" jam estas verkita. Li rekontas Rui Barbosa ĉe la jura kurso. Jarfine "Gonzaga" estas sukcesege ludita. Castro Alves rompas kun Eugênia Câmara.
- 1869: lia maldekstra piedo estas akcidente trapafita dum ĉaso. Li forlasis San-Paŭlon kaj vojaĝis al Rio-de-Ĵanejro por flegi la piedon, sed ĝi estis amputita. Castro Alves revenis al Bahio.
- 1870: li akiras tuberkulozon kaj serĉas en la bahia internlando, en parenca bieno, kuracadon por sia pulmomalsano. En novembro, estis publikita lia unua libro, "Espumas flutuantes", la ununura publikigita dum lia vivo. La verko estas bone akceptita de la legantaro.
- 1871: la 6-an de julio, nur 24-jara, mortis Castro Alves, la Poeto de l' Sklavoj.
- Elektitaj Poemoj (1959)
- La Koro (2008)
- La negrista ŝipo (2016)
Pri Elektitaj Poemoj
|
| „ En Brazilo okazas ke universitato eldonas Esperantan verkon; ke ministerio subtenas tion kaj ke rektoro de universitato skribas la antaŭparolon ! Kie estas ni, en Belgujo ? La verko estas publikigita kun du kromceloj: kiel io speciala en la Zamenhofjaro, kaj en la kadro de la projekto de kulturinterŝanĝo inter okcidento kaj oriento. Kia mirinda disvastigilo estas la lingvo Esperanto ! Vidu, tiu Alves Castro (‘’tiel’’)estas ĉe ni tute ne konata. Vi ne trovos mencion pri li, en neniu literatura libro, eĉ ne en la enciklopedio. Ĉu li valoras esti konata ? En la sama mezuro kiel niaj plej bonaj romantikaj verkistoj de la mezo de la pasinta jarcento. Estas tial ke oni prenas tiun libron en manoj kun pieca sento. C. Alves apartenas al la romantika skolo kaj li estis batalanto por idealoj. Ĝi estis la epoko de idealoj: libereco, forigo de tiraneco kaj de fremda superrego, socia justeco. Multe pli ol en la nuna lempo homoj kapablis fordoni sin tute por tiuj idealoj kaj plenigi sian vivon per akcelo de ili. Ni konas nian historian romanverkiston IH. Conscience pro lia « Leono de Flandrujo », kaj la mondo konas lin pro tradukoj en multaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto. Sed C.A. estis poeto, batalanto. kiu en la flamo de ankoraŭ juna aĝo... jam mortis (24 jaroj)... kiel nia Berten Rodenbach. Kiu de niaj talentaj Flandraj esperantistoj foje konatigos A. (‘’tiel’’) Rodenbach al la mondo ? Mi malfermas la libron. Flanke de la titolpaĝo estas bildo de C.A. kiu montras homon efektive similan al Rodenbach ! Kaj tiam ni komencas legi, kun la espero ke ni trovos verajn belaĵojn. en bona traduko. Tio ne estis facila tasko por Ia tradukinto. Pripensu ke tiu poezio datumas de antaŭ unu jarcento. Intertempe la homaj gusto kaj psiko multe evoluis. Ju pli iu literaturo datumas de pli fruaj epokoj, despli ĝi valoras... literaturhistorie. Se plie ĝi estis vere arta kreaĵo, ĝi cetle ankaŭ konservas tiun artan valoron, sed malpli ĝi estas destinita por trovi komprenon kaj estigi estetikan ĝuon ĉe modemuloj. Ĝenerale ni povas diri ke la maljunaj generacioj ankoraŭ kapablas ĝui la literaturon de la antaŭa jarcento, sed la junaj generacioj, kiuj tiom diferenca, ne plu. En tiu-ĉi volumo troviĝas tendenc — kaj batalpoezio, kaj amo — kaj individueca poezio. La dua estas ankoraŭ plej ĝuebla nun. Multaj opinios la unue nomitan parton iom bombasta, troa, teatra, kiel ekz. en la poemo « Voĉoj de Afriko » (p. 159). Sed estas tute nature belaj kiel la « Kanto de Sklavino » sur p. 148. Kelkaj havas eposan irmanieron (« Odo al la dua de julio » sur p. 56). Ĉe multaj mankas originaleco (iom ĝenerala trajto de la romantika arto); kaj se estas sentopleneco, ĝi estas iom supraĵa. Tiuj romantikistoj ŝategis kontrastojn kaj utiligis ilin sisteme por fari efekton. Kiu pli frape uzis tiun procedon ol Victor Hugo ? Estas multaj ekzemploj en la libro, sed mi citas nur du: « La Kruco apud la Vojo » sur p. 162 kaj « Jezuitoj » p. 44. Ankaŭ metaforojn ili ŝategis» Tiurilate estas kaptanta kaj surprizanta « La lasta amo de Byron » p. 89. En sia troardiĝo la romantikisto plurfoje galopegis kaj ne plu kapablis bridi siajn vortojn... kaj tiam faris (tro) aŭdacajn eldirojn aŭ komparojn. Ankaŭ C.A. ne ĉiam evitis tion ekz. kie li nomas la Jezuitojn la « Atilojn de la Fido, Vandalojn sublimegajn de l’Safido » (!) p 44. Dum la legado de la diversspecaj poemoj estas frape kiom da konataj poemoj de aliaj romantikaj verkistoj ili rememorigis al mi. Ekz. legante la unuan paĝon de « Konsvelo » (p. 99) venis antaŭ miaj okuloj la teksto kaj ml aŭdis la kanton “Ĉu konas vi la landon ?” el Mignon de Thomas. Tio estas pruvo ke la poezio de tiel multaj poetoj fontis el sama animstato kaj ke ili verkis laŭ iom sama procedo. La homo tiam estis malpli komplika ol li nun estas. Tute laŭ la romantika koncepto sed tamen ankoraŭ nun tre bela estas la « Horoj resopiraj » sur p. 85. Romantikistoj ŝatis ankaŭ la historion. De tie la multaj rememoroj pri la antikvo. Feliĉe ke troviĝas je la fino de la libro naŭpaĝa klarigado pri tiutempaj legendaj kaj historiaj figuroj. Ni, kiuj ĝenerale malpli detale esploras la antikvon, povas ankoraŭ multe lerni tie. Havas modernan sonon kaj estas tre bela la barkarolo « La Gondolisto de la Amo », p. 31. Vi ne povas pensi ke mi citis nur tiujn poemojn kiuj estas citindaj, tute ne ; restas multaj rimarkindaj. Kompreneble, la tradukinto uzis kelkajn neologismojn kiujn oni trovas sur la menciita naŭ paĝa listo. Ĉu ne plu eviteble ? Kelkajn aliaj jam uzis; sed mi pensas kcekelkaj aliaj « bestio, dista, streta, svaga » estas inventaĵoj de li ? Sed la traduko estas bonega, tre flua. Ni deziras al la libro la grandan sukceson kiun ĝi meritas. ” | — Drs. F. R. Belga esperantisto n371 (jan-apr 1961) |
|