Catanduva | |||
---|---|---|---|
municipo de Brazilo • city with tens of thousands of inhabitants | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 115 785 (2022) [+] | ||
Loĝdenso | 398 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 21° 8′ S, 48° 58′ U (mapo)-21.137777777778-48.972777777778 [+] | ||
Alto | 503 m [+] | ||
Areo | 290,6 km² (29 060 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Catanduva [+] | |||
Catanduva estas municipo kaj grandurbo de la brazila subŝtato San-Paŭlio. Ĝi estas centro de la samnoma mikroregiono. La loknomo signifas en loka indiĝena lingvo (Caa-tã-dyba): "malglata herbo" aŭ "nesana vegetaĵaro".
Catanduva situas en montaro laŭ rivero en sudorienta parto de la lando. Campinas troviĝas 276, San-Paŭlo (urbo) 360, Guarulhos 361, Curitiba 477, Goiânia 498, Belo Horizonte 541, Campo Grande 592, Nova Iguaçu 597, Braziljo 605, Rio-de-Ĵanejro 623, Porto Alegre 1015, Salvador de Bahio 1433, Teresina 1905, Maceió 1907, Recife 2097, São Luís 2132, Belém 2190, Natalo (Brazilo) 2261, Manaus 2334 km.
La komenca historio de Catanduva estas nebula, pli certaj informoj venis en mezo de la 19-a jarcento. En la komenco de la 20-a jarcento ĝi estis konata kiel Cerradinho, malgranda vilaĝo. En 1909 ĝi estis levita al distrikto kun la nomo Vila Adolpho, en 1917 sidloko de la municipo.
La ekonomia bazo de Catanduva estas la komerco kaj la servoj. La industrio estas malpli grava. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kaj prilaboras plej ofte sukerkanojn, iomete kafojn, oranĝojn kaj maizojn.
Catanduva situas en mezo laŭ ŝoseo inter São José do Rio Preto – São Carlos (São Paulo), sed kuras ankaŭ flankovojoj al la proksimaj urbetoj. La urbego havas ankaŭ fervojan kontakton kaj malgrandan flughavenon.
Catanduva situas en humida tropika zono kun sekaj kaj mildaj vintroj kaj varmaj, malsekaj someroj. La averaĝa temperaturo estas 23 °C. Jare pluvas po 1362 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen inter decembro-marto pli ofte.