Cenade [ĉenade] (hungare: Szászcsanád [sasĉanad], germane: Scholten) estas komunumo en Rumanio sudoriente de Blaj. Administre apartenas al ĝi: Capu Dealului, Gorgan.
En 1910 Szászcsanád havis 2 043 loĝantojn (rumanoj, germanoj, ciganoj), en 1992 1 133.
Ĝia unua mencio estas en 1311. Ĝis 1919 ĝi apartenis al Hungario, al Alsó-Fehér.
Iam tie loĝadis saksoj.