Nobeldomo de la Chalotais (nuna urbodmo), ties parko estas klasita de DIREN.
Nobeldomo de Grippé
Nobeldomo de Champagné, antaŭ la liceo, konservis sian mezepokan pordon kaj sian originan planon. La kapelo malaperis.
Korso de Vilaine, antaŭe nomata : "Grande Rue", "rue principale" aŭ "rue de la Mairie", estas la ĉefa vojo de la malnova Cesson. Ĝi estas borderita de aparte notindaj simplaj ŝtonaj domoj kaj butikoj, laŭ linio (flanke de Rennes) kaj laŭ mallarĝiĝo (flanke de la preĝejo). Malnovtempe mokita per la esprimo "Cesson-les-Bains de pieds" (Cesson-la-Piedbanoj) pro la fluo de la rivero Vilaine kiu kovris la straton okaze de inundoj.
"Château" (19-a jc), nobeldomo, domo kaj garbejo de la Fresnerie (16-a jc), en la historia centro, pluhavas sian ŝtuparturon malantaŭe kun kradaj fenestroj.
Malnova urbodomo kaj lernejo (bela arkitektura ekzemplo de la 20-a jc), ĉe la korso Vilaine.
Domo de la 13-a korso de Vilaine kun pordo kaj montrofenestro (19-a jc) kaj garbofenestro kun pulio (inventaro de la regiona konsilio de Bretonio).
Preĝejo, konstruita en 1902.
Pastrejo kaj maldekstre de ĝi malnova domo dirata de la pie qui boit ("pigo, kiu trinkas")
La natura loko de la rivero Vilaine kaj de la malnovaj pontoj. Fronte al la kalvario, necesas indiki ekziston de kvara ponto, malpli granda, kaŝita de pluraj jaroj pro teralŝuto.
La loko kaj la parko de la Monniais kun ties burĝa anglastila domo kromnomata la kastelo kaj pli fore laŭlonge de la vojo, la malnova nobeldomo. Tiu loko utilis kiel ŝtonminejo.
La lagoj de Dézerseul, natura spaco kreita de la komunumo en 1973, por la malstreĉo kaj la libertempoj, konsistanta el 40 hektaroj borde de la rivero Vilaine por : redoni al Cesson ties karakteron de kampara rendevuejo, kiun ĝi havis antaŭ la dua mondmilito".
La haveno de Cesson, post la fino de la korso de Vilaine, ĉe la alia flanko de la kruciĝo kun la strato de Rennes. Ĝia apogeo ŝajnas estinta komence de la 18-a jc, kun la transporto de la ŝtonoj eltirataj de Cesson, por la rekonstruo de Rennes. Neuzata de longa tempo kaj forgesita de la loĝantaro, ĝi tamen plu havas belajn konstruaĵojn.
De la Fresnerie (strato kaj parko) ĝis la rivero Vilaine, trairante tra la korso de Vilaine, promenanto povas spekti, dum noktiĝo, la flugon de la vespertoj. Pluraj specioj tie koncentriĝis kiaj Myotis daubentonii (france murin de Daubenton), komunaj pipistreloj kaj "pipistreloj de Kulh". Ĉiuj tiuj specioj, kaj ties vivejoj, estas protektataj je la nacia kaj eŭropa niveloj. Ili nestas en la ŝtonmuroj kaj sub la tegmentoj de la malnovaj domoj, ĉasas ĉirkaŭ la arnoj kaj sur la rivero Vilaine.
Jean Boucher : Naskiĝinta en Cesson-Sévigné en "La Vallée", li vivis parte en Parizo kaj en Hédé. Lia verko estas videbla sur la tuta franca teritorio. La ĉefa parto de lia postlasaĵoj konservataj en Cesson-Sévigné estas pri liaj ikonografiaj kolektoj, kiuj enhavas plurajn centojn da pecoj, da dokumentoj, da desegnaĵoj, da poŝtkartoj, da leteroj, da fotoj, kiuj atestas pri Jean Boucher kaj ties verko. Tiu stoko estas nun skanita kaj alirebla interrete..