Charles-Augustin de Ferriol d'Argental | |
---|---|
![]() Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, jam maljuna. Karikaturo de Vivant Denon | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 20-an de decembro 1700 en Parizo |
Morto | 5-an de januaro 1788 (87-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio ![]() |
Alma mater | Gimnazio Louis-le-Grand ![]() |
Okupo | |
Okupo | diplomato politikisto ![]() |
Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, naskiĝinta la 20-a de decembro 1700 kaj mortinta la 5-a de januaro 1788, estis franca administracianto kaj ambasadoro.
Lia patro estis Augustin-Antoine de Ferriol (1653-1736 aŭ 1737), grafo de Argental, alta funkciulo de la tribunalo de Metz en 1720 kaj frato de Charles de Ferriol d'Argental, ambasadoro de Francio en Konstantinopolon. Lia patrino estis Marie-Angélique de Tencin, fratino de la kardinalo kaj de la Sinjorino de Tencin, la fama romanistino kaj salonemulino.
Charles-Augustin de Ferriol d'Argental, kromnome goussaut[1] en la familio, estis konsilisto ĉe la parlamento de Parizo en 1721. Li edziĝis en 1737 Jeanne-Grâce Bosc du Bouchet. Li estis intendanto de Sankta Domingo (estonta Haitio) en 1738, poste ambasadoro de Francio ĉe Parmo kaj Piaĉenco el 1759 al 1788. Post la morto de sia onklino en 1749, li iĝis barono de la insulo Ré.
Li estas konata pro sia amikeci kun Voltaire, kiu sendis nombrajn leterojn al la grafo kaj al lia edzino kaj kiu nomigis ilin «mes divins anges[2]» (miaj diecaj anĝeloj).
Charles-Augustin de Ferriol d'Argental estis la frato de la administranto kaj dramaturgo Antoine de Fériol de Pont-de-Veyle.