Chihuahua | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
municipo de Meksiko ![]() | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Statuso | Komunumo | ||||
Lando | Meksiko | ||||
Ŝtato | Chihuahua | ||||
Fondita | 7-a de aŭgusto 1821 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 31000–31633 | ||||
Kodo laŭ INEGI | 08019 | ||||
Retpaĝaro | www.municipiochihuahua.gob.mx | ||||
Politiko | |||||
Urbestro | Álvaro Madero Muñoz (PAN) | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 758 791 | ||||
Loĝdenso | 3 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 28° 38′ N, 106° 4′ U (mapo)28.633333333333-106.06666666667Koordinatoj: 28° 38′ N, 106° 4′ U (mapo) | ||||
Alto | 1 440 m | ||||
Areo | 9 219,3 km² (921 930 ha) | ||||
Horzono | UTC -7 | ||||
![]() | |||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Chihuahua estas unu el la 67 komunumoj de la meksika subŝtato Ĉiuaŭo, kiu situas en norda Meksiko kun limo al Usono. La ĉefurbo de la komunumo estas Chihuahua, kiu estas samtempe la ĉefurbo de la tuta subŝtato. La kodnumero de la komunumo laŭ la INEGI, do laŭ la nacia geografia instituto estas 08019.
La komunumo havis en 2005 (lasta popolnombrado de la INEGI) 758791 loĝantojn. El tiuj estis 369064 viroj kaj 389727 virinoj. La komunumo havas surfacon de 9219,3 km². La meza alteco (de la ĉefurbo) estas 1440 metroj super la marnivelo.
La komunumo troviĝas en la centro de la subŝtato, en regiono, kiun oni nomas “La Meseta” (alt-ebenaĵo, laŭvorte: tableto). Norde ĝi limas al la Ahumada, nordoriente al la komunumo Buenaventura, okcidente kun la komunumo Namiquipa kaj kun la komunumo Riva Palacio, sudoriente kun la komunumo Santa Isabel kaj la komunumo Satevó, sude kun la komunumo Rosales kaj oriente kun la komunumo de Aquiles Serdán kaj Aldama.
La teritorio de Chihuahua formas parton de la geografia regiono “La Meseta” kaj samtempe apartenas al Meksika Altebenaĵo (Altiplanicie Mexicana), kiu etendiĝas inter la centro de la lando ĝis la nordo. Ĝenerale temas pri tre ebena regiono kun seka klimato. Grandparte sur la komunuma teritorio ekzistas granda valo, kiu etendiĝas de la sudo al la nordo. En la centro de tiu valo troviĝas la urbo Chihuahua.
Sur la teritorio de la komunumo troviĝas la riveroj Chuviscar, kiu fontas ĉe la limo al la komunumo Riva Palacio kaj kiun oni baras en la akvobaraĵo Chihuahua kaj Chuvíscar kaj la rivero Río Sacramento kiu same fontas en la teritorio de la Chihuahua. La rivero Sacramento unuiĝas kun la rivero Chuviscar ĉe la urbo Chihuahua. Entute estas tri akvobaraĵoj en Chihuahua: La lago Chihuahua, de la rivero Chuvíscar kiu situas ĉirkaŭ 10 kilometrojn okcidente de la urbo Chihuahua, kaj la lagoj Chuvíscar kaj El Rejón. La ambaŭ lastaj situas tute proksime de la urbo Chihuahua kaj havas la celon zorgi por sufiĉa trinkakvo de la loĝantaro.
En la lastaj dek jaroj la loĝantaro de la komunumo Chihuahua forte kreskis. La plej granda parto de la loĝantaro vivas en la urbo de Chihuahua, sed krome ekzistas 375, tiel nomataj loĝlokoj (statistika esprimo). La plej multaj el ili estas ega malgrandaj.
Loĝloko | Loĝantaro |
---|---|
Tuta Komunumo | 758,791 |
Chihuahua | 748,518 |
El Sauz | 1,541 |
Nuevo Delicias | 722 |
San Isidro (Los Hoyos) | 628 |
La Casita | 333 |
Nuevo Sacramento | 322 |
Labor de Terrazas | 313 |
Estación Terrazas | 306 |
El Charco | 263 |
Sacramento | 229 |
Colonia Soto | 195 |
Ciénega de Ortiz | 53 |
La klimato estas normala por la regiono “La Meseta”. Ĝi estas tre seka. En la komunumo jare falas averaĝe nur 200,0 mm/m² da precipitaĵo. La averaĝa jara temperaturo estas 17 °C, sed oni registras ekstremojn ĝis 39,0 °C kaj −7,4 °C. La plej altan temperaturon en la historio oni registris en 2008. Tiujare oni mezuris 42,5 °C. La plej malaltan oni registris en 1949; −17 °C. Ofte estas sekaj periodoj. La pluva periodo estas inter julio kaj septembro.
La ĉefaj aŭtovojoj kiuj estas sur la komunuma teritorio estas:
La ĉefa aŭtovojo estas la Carretera Federal 45, kiu kondukas tra la komunumo de la nordo al la sudo. Temas pri aŭtovojo kun 4 koridoroj (du en ĉiu direkto). Ĝi kondukas norden al la urbo Juárez kaj suden al Meoqui, Delicias kaj la resto de la lando. Ĝi trairas la urbon Chihuahua.
Du fervojaj linioj kondukas tra Chihuahua. Unu linio iras de la nordo al la sudo (la linio Meksikurbo – Juárez) kaj la alia de la oriento al la okcidento (la linio fervojo Chihuahua – Pacifiko). La unua ne transportas pasaĝerojn kaj la lasta havas grandan turistan gravecon.
La ĉefaj gazetoj kiuj aperas estas la jenaj:
Ekzistas diversaj televidstacioj (malfermaj), kiuj elsendas de la teritorio de Chihuahua:
kaj diversaj radiostacioj:
La komunumo, kiel la tuta subŝtato, apartenas al la tempozono UTC -7 (Monta Tempo – Tiempo de la Montaña). Al tiu tempozono la subŝtato Chihuahua nur ŝanĝis en 1998. Antaŭe ĝi apartenis al la centra tempo (UTC -6).
En la jaro 1995 en la komunumo vivis 557.718 personoj pli aĝaj ol 5 jaroj. El tiuj 2.643 personoj sciis paroli indiĝenan lingvon. Tio signifas ke 0,47 % de la loĝantaro en la koncerna jaro sciis paroli indiĝenan lingvon.
Fontoj: Statistikoj de la INEGI: Conteo de Población y Vivienda 2005 k. a., (hispane: popol- kaj loĝejnombrado).
La komunuma registaro (Ayuntamiento) konsistas el la komunuma prezidanto, persono kun la titolo “Síndico”, kaj 18 tiel nomataj regantoj (10 elektitaj per plimulto de la voĉoj kaj 8 proporcie). La regtempo daŭras 3 jarojn kaj oni ne povas reelekti la saman teamon tuj en la sekvanta periodo.
En Chihuahua ekzistas 5 komunumaj sektoroj:
La komunumaj prezidantoj inter 1974 kaj hodiaŭ estas la jenaj: