Christine

Christine
filmo
Originala titolo Christine
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 1958
Ĝenro drama filmo, amafera filmo, melodrama
Kameraado Christian Matras
Reĝisoro(j) Pierre Gaspard-Huit
Scenaro Hans Wilhelm • Pierre Gaspard-Huit • Georges Neveux
Loko de rakonto Vieno
Muziko de Georges Auric
Rolantoj Romy Schneider • Alain Delon • Micheline Presle • Jean-Claude Brialy • Jacques Toja • Fernand Ledoux • Joseph Egger • Allain Dhurtal • Bernard Dhéran • Claudine Auger • Dominique Zardi • François Chaumette • Jacques Duby • Jean Davy • Jean Galland • Jean Lagache • Jean-Pierre Zola • Marius Gaidon • Pierre Durou • Sophie Grimaldi • Yvonne Clech • Carl Lange
IMDb
vdr

Christine estas franca historia drama filmo de 1958, bazita sur la teatraĵo de 1894 Liebelei (Flirtado) de Arthur Schnitzler. La filmo estis reĝisorita de Pierre Gaspard-Huit kaj la titolrolo estis ludita de Romy Schneider. Aperis ankaŭ Alain Delon kiel juna leŭtenanto.

La teatraĵo de Schnitzler jam estis kinadaptita en 1933 fare de Max Ophüls kiel Liebelei, en kiu stelulis la patrino de Romy Schneider, nome Magda Schneider.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

En 1906 en Vieno, juna leŭtenanto Franz (Alain Delon) havas amaferon kun edziĝinta baronino, Lena. Li decidas ĉesigi ĝin kiam li renkontas Christine (Romy Schneider, kiu fakte estis la fianĉino de Delon en reala vivo), la filino de muzikisto. Christine preskaŭ estas engaĝita kun komponisto, Binder, sed enamiĝas al Franz. Franz elrompas disde Lena, sed ŝia edzo la barono Eggesdorf jam estis malkovrinta la aferon. Dum Christine kaj Franz planas sian geedziĝon, la barono defias Franz al duelo, kaj Franz estas mortigita, kondukante Christine en memmortigon.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj

[redakti | redakti fonton]
  • Alain Delon kiel Franz Lobheiner
  • Romy Schneider kiel Christine Weiring
  • Micheline Presle kiel Baronino Lena
  • Sophie Grimaldi kiel Mizzie
  • Fernand Ledoux kiel Weiring
  • Jean-Claude Brialy kiel Théo Kaiser
  • François Chaumette kiel Wimmer
  • Jean Davy kiel Kolonelo

Dum filmado, Schneider estis unu el la plej popularaj steluloj en Eŭropo, ĝuis sukceson ĉefrolinta en la Sissi filmtrilogio. Christine estis provo ripeti tion, celante pli al la franca merkato.

Delon nur ĵus komencis sian karieron kiam li estis elektita. Li kaj Schneider komencis amaferon kiu daŭris dum kelkaj jaroj.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]