Christine Fabréga | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Christiane Louise Jeanne Boutevilain |
Aliaj nomoj | Christine Fabréga |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1931 en 14-a arondismento de Parizo |
Morto | 11-an de junio 1988 (57-jaraĝa) en 18-a arondismento de Parizo |
Mortokialo | Kancero |
Tombo | Tombejo Père-Lachaise, 36 Grave of Vaillant (en) |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Francio |
Alma mater | Cours Simon |
Okupo | |
Okupo | filmaktoro teatra aktoro televida aktoro televida prezentisto radio-prezentisto |
Christine FABRÉGA (naskiĝis la 8-an de aprilo 1931 en Parizo, mortis la 11-an de junio 1988 en Parizo) estas franca aktorino kaj gravulo de Franca Televido.
Ŝi interpretis kelkajn filmojn, interalie Les Risques du métier de André Cayatte, Le Deuxième Souffle de Jean-Pierre Melville, Deux hommes dans la ville de José Giovanni, Nous ne vieillirons pas ensemble de Maurice Pialat.
Ŝi estis la unua prezentantino de televida elsendo "Le mot le plus long" (La plej longa vorto) en 1965 kaj poste ofta figuro de elsendo "Les Jeux de 20 heures" (Ludoj de la 20-a horo) dum 12 jaroj ĝis 1988.
Ŝi forpasis pro kancero en aĝo de 57 jaroj kaj kuŝas en Tombejo Père-Lachaise.