Chyžné | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 049 18 (pošta Lubeník) | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 402 (2021) [+] | ||
Loĝdenso | 21 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 48° 40′ N, 20° 12′ O (mapo)48.6638888920.20138889Koordinatoj: 48° 40′ N, 20° 12′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 296 m [+] | ||
Areo | 19,55 km² (1 955 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chyžné [+] | |||
Chyžné (hiĵnE), hungare Hizsnyó (hiĵnjO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Banská Bystrica, en Distrikto Revúca.
Chyžné situas sur malebenaĵo, fine de mallonga sakovojo. Revúca troviĝas 6 km-ojn.
La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1427 en formo "Hyznow". La kampoj apartenis al diversaj fortikaĵoj. En 1556 la turkoj detruis la vilaĝon, poste 40 jarojn apartenis al la Osmana Imperio. En 1828 oni nombris 82 domojn kaj 734 homojn. En 1910 loĝis en Hizsnyó 627 da homoj, (313 slovakoj, 293 hungaroj, unusola germano). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Nagyrőce, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1938-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Chyžné 415 da homoj, (344 slovakoj, 52 ciganoj, 5 hungaroj, 3 ĉeĥoj, unusola ukraino).