Châtelaudren | |||||
---|---|---|---|---|---|
delegita komunumo (2019–) komunumo en Francio (–2018) vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Malaperinta en | 1-a de januaro 2019 | ||||
| |||||
INSEE kodo | 22038 [+] | ||||
Poŝtkodo | 22170 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 002 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 2 178 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 48° 33′ N, 2° 58′ U (mapo)48.542222222222-2.9711111111111Koordinatoj: 48° 33′ N, 2° 58′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 120 m [+] | ||||
Areo | 0,46 km² (46 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Châtelaudren [+] | |||||
| |||||
Châtelaudren [ʃatlodʁɛ̃] estas malaperinta franca komunumo, situanta en la departemento Côtes-d'Armor kaj en la regiono Bretonio, en Francio.
Ĝi nun formas parton de Châtelaudren-Plouagat.
Châtelaudren estas la historia ĉefurbo de Goëlo. La fondo de la fortreso komenciĝis en la 11-a jc kaj rapide priorejo kaj urbo naskiĝis ŝirmataj per la kastelo. Ĝia situo ĉe la kruciĝo de gravaj vojoj kaj ĝia privilegia pozicio sur la rivero « Leff » favorigis ĝian disvolviĝon. Ĝi pliriĉiĝis kaj fariĝis komerca kaj metia urbo, kun gravaj foiroj.
Unu el la vizitindaj monumentoj esta sla malnova presejo de la Petit Écho de la mode kaj de Éditions de Montsouris. Tiu konstruaĵo gastigas nun ekspoziciojn.
(1742-1812) juristo, deputito al la ĝenerala Asembleo de Bretonio, naskiĝinta en Châtelaudren
(Naskiĝinta en la 25-a de junio 1763 en Châtelaudren kaj mortinta en la 28-a de aprilo 1843 en Parizo)
Nacia Asembleo aŭ Ĉambro de la Deputitoj
25-a de majo 1815 - 13-a de julio 1815 : Côtes-du-Nord
22-a de aŭgusto 1815 - 5-a de septembro 1816 : Côtes-du-Nord
1830 Châtelaudren - 1908 Laval Juĝisto kaj historiisto Post juraj studoj, li fariĝis juĝisto kaj oficis en Redon (1855), Quimper (1859), Rennes (1863), Paimbœuf (1866). Prezidanto de la tribunalo de Quimper, li estis emeritigita antaŭtempe en 1883 sekve de polemiko pri la religia politiko de la registaro. Post Kernevo, li interesiĝis pri la bretona mezepoko.
Yves Corlay apartenis al familio de skulptistoj. Li naskiĝis en Tréguier, la 17-an de Junio 1700. En 1724, li edziĝis en Châtelaudren kaj restis tie. Li reedziĝis en 1767, kaj tie mortis en 1776, sen lasi infanojn. Li dotis multajn preĝejojn kaj monaĥejojn per siaj verkoj. Inter liaj verkoj estas aglo, nun en la preĝejo de Plouézec ; belega paska kandelingo; ĉefaltaro de la preĝejo de Loudéac, kun du adorantaj anĝeloj ; predikejo en la preĝejo de Lanfains ; la altaroj de la preĝejo Saint-Magloire, en Châtelaudren, subskribitaj kaj datitaj de 1730.