Cikó | |||
---|---|---|---|
vilaĝo en Hungario vd | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 7161 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 857 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 43 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 46° 16′ N, 18° 34′ O (mapo)46.25944444444418.561388888889Koordinatoj: 46° 16′ N, 18° 34′ O (mapo) [+] | ||
Areo | 19,86 km² (1 986 ha) [+] | ||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Cikó [+] | |||
Cikó [cikO] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Tolna, en subregiono de Bonyhád.
La vilaĝo situas sur malebenaĵo, fine de sakovojo el Bonyhád, laŭ fervojo Baja-Dombóvár. Bonyhád troviĝas 6, Szekszárd 19 km-ojn for.
Proksime dum la mezepoko estis urbeto nomata Széplak (sEplak). La vilaĝo dum la turkoj senhomiĝis, poste germanoj refondis ĝin. En 1939 tie fondiĝis Volksbund, kiu estis faŝismema organizaĵo de la germanoj. Post la 2-a mondmilito la germanoj parte estis deportitaj al Germanio, parte ili devis fari sklavlaboron. Fine alvenis rifuĝintaj hungaroj.
Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto.