Sid Meier’s Civilization IV: Warlords | |
---|---|
Disvolvo | Firaxis Games |
Eldoninto | Take-Two Interactive |
Distribuo | 2K Games |
Serio | Civilization |
Antaŭita de | Civilization IV: Warlords |
Versio | 3.19 la 10-an de junio 2009 |
Platformo | Vindozo |
Ĝenro | Pomova strategia videoludo |
Temo | Historio de la homaro |
Ludomaniero | Unuope, grupe en Interreto |
Necesaj komponaĵoj | Procesoro 1.2 GHz, 256 MB RAM, vidkarto 64 MB kun apogo de T&L, sonkarto, 1.7 GB sur diskaparato |
ESRB-klasifiko | Everyone (Ĉiuj) 10+ |
Civilization IV: Beyond the Sword (en angla Civilizo IV: Malantaŭ la Glavo) estas la dua kromaĵo al videoludo Civilization IV. Ĝi estis eldonita en julio de 2007. En ĝi ĉeestas multaj ŝanĝoj, novaj unitoj, plibonigoj, teknologioj ktp.
Beyond the Sword aliigas precipe la malfruan parton de la ludo (malkiel Warlords, kie ĉefaj ŝanĝoj estis en la komenca parto).
Nova luda specialeco, kiu ne aperis pli frue en la serio. Korporacio estas ie simila al religio; oni povas fondi ĝin, esplorinte necesajn teknologiojn kaj havante certan eminentulon. La korporacioj donas enspezon, se oni havas certajn resursojn.
La plej grave ŝanĝis sin la spionado. Nun ĉiu ŝtato ŝparas poentojn da spionado kontraŭ ailiaj ŝtatoj. La buĝeto povas esti direktata al spionado, samkiel al scienco aŭ kulturo. Ĉe certa supereco en poentoj oni komencas plenumi «pasivajn spionajn misiojn». Post eltrovo de teknologio Alfabeto la ludanto povas ankaŭ krei uniton «spiono» kaj helpe de li plenumi «aktivajn spionajn misiojn». Tamen, oni konsumas por li ŝparitajn poentojn de spionado, riskas perdi lin kaj eĉ difekti rilatojn kun alia ŝtato. La kosto de misio kaj risko dependas de rilatumo de poentoj da spionado: kiu havas ilin pli, ties aktivaj misioj estas pli malkaraj kaj ties risko estas pli malalta, kaj male. Suman elspezon de poentoj da spionado povas influi ĉe aktiva spiona misio ankaŭ tiaj faktoroj, kiel distanco inter malamika urbo kaj limo de ludanto, samaj aŭ diferencaj ŝtataj religioj (aŭ ilia foresto), tempo, dum kiu la spiono ĉeestas en malamika urbo.
Nun en ĉiu momento povas okazi hazarda evento, kiel inundo, postuloj de la popolo aŭ geedziĝo kun filino de alia registo. Ekzistas eventoj, kiuj donas nur malbonon (ekzemple, brulego en urbo), kaj tiuj, kiuj donas nur profiton (trovo de utilaj resursoj en ŝakto). En kelkaj okazoj la ludanto povas elekti mem siajn agojn. Krom tio, en la kromaĵo aperis taskoj, kiujn oni donas ankaŭ hazarde. La plimulto da taskoj estas krei certan kvanton da konstruaĵoj aŭ unitoj. Post plenumo de tasko la ludanto elektas premion, kiun li povas elekti ordinare el kelkaj variantoj.
Tiun ĉi opcion la konstruistoj inkluzivigis en la ludon laŭ peto de ŝatantoj. En tiu reĝimo ludanto povas komenci ludon de ĉiu ajn epoko; ĉe starto oni donas al li monon, por kiu li povas aĉeti urbojn, unitojn, teknologiojn, plibonigojn. Post aĉeto oni translokas reston da mono en la fiskon, kaj la ludo daŭras en normala reĝimo.
Novaj gvidistoj:
Novaj mirindaĵoj de la mondo:
Civilizo | Gvidisto | Unika unito | Unika konstruaĵo | Ĉefurbo |
---|---|---|---|---|
Babilono | Hamurabi | Babilona pafarkisto | Ĝardenoj | Babilono |
Portugalio | Johano la 2-a | Karakko | Faktorio | Lisbono |
Nederlando | Vilhelmo de Oranje-Nassau | Ŝipo de la Orient-hindia Kompanio | Digo | Amsterdamo |
Indianoj | Sidanta Taŭro | Batalisto-hundo | Totema fosto | Cahokia |
Majaoj | Pakal | Holkan | Ludkampo | Mutal |
Sumero | Gilgameŝ | Batalisto-milvo | Zigurato | Ur |
Bizancio | Justiniano la 1-a | Katafrakto | Hipodromo | Konstantinopolo |
Sankta Romia Imperio | Karolo la Granda | Lankesneto[1] | Urbodomo | Aachen |
Etiopio | Zara Yaqob | Batalisto-oromo | Steleo | Aksumo |
Kmera Imperio | Suryavarman la 2-a | Elefanto kun balisto | Baraj | Yaŝodharapura |
Tiu ĉi scenaro okazas en la mondo Erebus, universo de populara modifo «Fall from Heaven II».
La scenaro estas kreita de Gabriel Trovato (foruma alnomo «Rhye»). Ĉi tie estas ludo de vortoj: en angla lingvo Rise (Altiĝo) kaj Rhye’s (de Rhye) sonas egale.
|