Claude SAUTET (Montrouge (Hauts-de-Seine), 23a de februaro 1924 - Parizo, 22a de julio 2000) estis franca kina scenaristo kaj reĝisoro.
Li laboris kun Georges Franju kaj Jacques Becker kaj ricevis influon de la usonaj B filmoj kaj la nigra kino same kiel de la verkoj de John Ford, Raoul Walsh, Michael Curtiz, John Cassavetes kaj Jasuĝiroo Ozu.
En tri el liaj filmoj aktorinis Romy Schneider. En 1974, Sautet reĝisoris Vincent, François, Paul... et les autres, en kiu aktoris famuloj kiel Michel Piccoli, Yves Montand, Gérard Depardieu kaj Stéphane Audran. Li sukcesis ankaŭ per Mado en 1976. Lia filmo Une histoire simple, protagonistigita de Schneider, estis nomumita al Oskar-premio al la plej bona neanglalingva filmo, dum Schneider ja ricevis la César premion.
Premiitaj Un cœur en hiver kaj Nelly et Monsieur Arnaud estis protagonistigitaj de Emmanuelle Béart.