Cy Young | |
---|---|
![]() Cy Young ludante por la Boston Red Sox | |
Persona informo | |
Naskonomo | Denton True Young |
Naskiĝo | 29-an de marto 1867 en Gilmore |
Morto | 4-an de novembro 1955 (88-jaraĝa) en Newcomerstown |
Ŝtataneco | Usono ![]() |
Alma mater | Newcomerstown High School (en) ![]() ![]() |
Okupo | |
Okupo | basbalisto ![]() |
TTT | |
Retejo | http://www.cmgworldwide.com/baseball/young |
Cy YOUNG, kies vera nomo estis Denton True Young (naskiĝis la 29-an de marto 1867; mortis la 4-an de novembro 1955) estis basbalĵetisto, kiu famiĝis inter 1890 kaj 1911.
Young estas unu el plej daŭraj ĵetistoj de la profesia basbalhistorio. Li registris 511 venkojn, 316 malvenkojn, 815 matĉkomencojn kaj 7256 matĉerojn ĵetitajn. Ĉiuj ĉi rekordoj daŭre staras ekde 1911.