Căpușu Mare | ||
---|---|---|
![]() | ||
Komunuma sidejo | ||
komunumo en Rumanio | ||
Lando | ![]() | |
Distrikto | ![]() | |
Alinome | Magyarkapus (hungare) | |
Iama hungara departemento | Kolozs | |
Situo | 46° 47′ N, 23° 18′ O (mapo)46.78722222222223.293611111111Koordinatoj: 46° 47′ N, 23° 18′ O (mapo) | |
| ||
![]() | ||
Alto super maro | 457 m | |
Poŝtkodo | 407145 | |
Loĝantaro | ||
– komunumo | 3450 (en 2009) | |
– vilaĝo | 835 (en 2002) | |
Kodo laŭ SIRUTA | 56577 | |
Căpușu Mare [kəpuŝu mare] (hungare: Magyarkapus [madjarkapuŝ]) estas vilaĝo kaj komunumo en Rumanio 25 km okcidente de Cluj-Napoca. Administre al ĝi apartenas Bălcești, Căpușu Mic, Dângău Mare, Dângău Mic, Dumbrava, Agârbiciu, Păniceni, Straja.
Tra Căpușu Mare iras la rumana nacia vojo DN1; 10 km oriente pasas la Transilvania Aŭtovojo. La plej proksima fervoja stacio estas en Gârbău (10 km norde).
En 1910 la vilaĝo havis iom pli ol mil loĝantojn (rumanoj, hungaroj), en 1992 940 (rumanoj, 89 % da hungaroj). La komunumo tiam havis 5.855 loĝantojn.
En la censo de 2002 la 835 loĝantoj de la vilaĝo deklaris jenajn etnecojn[1] kaj preferatajn lingvojn[2]:
Etneco | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungaroj | 719 | 86,1 % |
rumanoj | 108 | 12,9 % |
romaoj | 7 | 0,8 % |
Lingvo | Nombro | Elcentaĵoj |
---|---|---|
hungara | 717 | 85,9 % |
rumana | 108 | 12,9 % |
cigana | 7 | 0,8 % |
En la tuta komunumo la rumanoj kaj la rumana lingvo estas majoritataj; hungaroj konsistigas nur iom pli ol trionon.
Ĝia unua dokumenta mencio estas en 1282. De 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Kolozs vármegye).
|