Darius Milhaud (naskiĝinta la 4-an de septembro 1892 en Marsejlo; mortinta la 22-an de junio 1974 en Ĝenevo) estis franca komponisto. Li estis membro de "La Sesopo" kaj estis inter la plej produktivaj komponistoj de la 20-a jarcento.
Milhaud devenis de bonstata, ĉi tiea juda-provenca familio. Li ja naskiĝis en Marsejlo, alkreskis tamen en Aikso Provenca. Laŭ lia propra atestaĵo lia geografia kiel religia deveno por li restis dumvive treege influaj.
Lia sistema muzika edukiĝo komenciĝis en la aĝo de sep jaroj per la eklernado de violonludo. Unuaj komponaĵoj ekestis en 1905. En 1909 li daŭrigis sian violonstudon ĉe la Konservatorio je Parizo, rezignis tiun tamen pli malfrue favore al kompono. Si studis ĉe André Gedalge (kontrapunkton, komponon), Charles-Marie Widor (komponon) kaj Vincent d'Indy (orkestrodirektadon). En la kursoj de Gedalge li konatiĝis kun interalie Arthur Honegger kaj Jacques Ibert. En tiu ĉi tempo ekestis antaŭ ĉio kantoj laŭ poemoj de samtempaj francaj poetoj kaj unua opero (La brebis égarée, 1910-1915).
En 1912 li konatiĝis kun poeto Paul Claudel, kun kiu lin dumvive ligis amikeco kaj arta kunverkado. Kiam Claudel en 1916 estis delegita kiel franca ambasadestro en la tiaman brazilan ĉefurbon Rio-de-Ĵanejro, lin akompanis Milhaud, liberigita de la soldatoservo dum la Unua Mondmilito, kiel ties ataŝeo al Brazilo. Tie li konatiĝis kun brazila popola kaj populara muziko, kiu dum la postsekvaj jaroj treege influis lian muzikon.
En 1918 li reiris al Francujo. Li havis kontakton kun la rondo ĉirkaŭ Jean Cocteau kaj Erik Satie kaj apartenis finfine al la Groupe des Six. Liaj komponaĵoj liveris al li unuajn sukcesojn, sed ankaŭ skandalojn. En 1925 li geedziĝis kun sia kuzino Madeleine.
Post eksplodo de la Dua Mondmilito Milhaud elmigris kun sia edzino en Usonon kaj fariĝis en Oakland instruisto por kompozicio (ĝis 1971). Post fino de la milito li krom tio ankaŭ instruis kompozician klason ĉe la Konservatorio je Parizo (ĝis 1972). Li instruis dum la sekva temo ĉiun jaron alteren sur ambaŭ kontinentoj. Lian instruon sekvis tiel variaj muzikistoj kiel ĵazmuzikistoDave Brubeck kaj avangardistoj kiel Karlheinz Stockhausen kaj Iannis Xenakis.
Milhaud estis treege produktema kiel produktanta komponisto. Lia verkaro enhavas pli ol 400 pecojn el ĉiuj gravaj tradiciaj muzikĝenroj, kiel ekzemple opero, simfonia muziko, konĉertoj, ĉambra kaj kanta muziko kaj lidoj.
Li mem sin konsideris treege influata de la muziko de la mediteranea regiono (precipe de la itala), sed mur malmulte de la germana muziko. Je ĉiu variopleno de lia verko entute ĝin karakterizas klarkontura melodiaro, delikata sonsento je plej vasta rezigno de rigidaj kaj formalaj teĥnikoj de la kontrapunkto. En la harmoniaro Milhaud ofte uzas du-/plurtonalecon. Ankaŭ plurritmaro estas trovebla en liaj verkoj. Unu el liaj plej konataj ĉambromuzikaj verkoj estas Scaramouche por du pianoj, kiun li aranĝis por variaj ensembloj, interalie por saksofono kaj blovinstrumenta kvinopo. El ĉiuj komponistoj de sia kaj de la antaua generacioj, kiuj en almenaŭ unu komponaĵo enigis la tiam novaperantan ĵazon aŭ almenaŭ ties muzikigajn aperaĵojn (la plej famaj inter ili estis Igor Stravinski, Paul Hindemith, Dmitrij Ŝostakoviĉ, Satie kaj Schulhoff), Darius Milhaud estis tiu, kiu plej multe alproksimiĝis al ĉi tiu muziko kiel klasikisma komponisto.
En 1939 li kunlaboris kun Arthur Honegger kaj Roger Désormière, verkante la muzikon por filmo de Raymond Bernard titole Cavalcade d´amour. La filmo konsistis el tri partoj, pri facilkoraj viroj kaj la variaĵoj de amo, kiuj tempas pokaze en la jaro 1430, 1830 kaj 1930. Ĉiu el la tri komponisto elektis unu epokon, por kiu li komponis. Milhaud decidiĝis por la tempo proksimume 1430 kaj elektis la historion de trobadoro el lia hejmregiono, Renato de Anĵuo, Grafo de la Provenco. Reĝo Renato ŝatis ripozi en senventa pejzaĝo sur la kamparo sub libera ĉielo dum pikniko. Tiu ĉi loko ricevis la nomon La cheminée du roi René. Tiu ĉi filmmuziko fariĝis la plej fama kaj populara blovinstrumenta kvinteto de Milhaud kun imagaj scenoj el la vivo de reĝo Renato kun parado (Cortège), matenserenado (Aubade) kaj ĵonglistoj (Jongleurs), priskribo de la pejzaĝo (La Maousinglade), boatokonkursoj sur la rivero Arc (Joutes sur l' Arc) kaj ĉasosceno (Chasse à Valabre) kaj finiĝas per nokta sceno (Madrigal-Nocturne). La unua prezentado okazis post la fuĝo de Milhaud ĉe la Universitato de Suda Kalifornio en 1941.
La Suite d´après Corette baziĝas sur kelkaj temoj de la vaste nekonata franca komponisto Michel Corrette, kiujn Milhaud tre libere pritraktis. Li dediĉis ĝin al Trio d´Anches, tiam tre fama anĉinstrumenta triopo.
Pri Divertissement en trois Parties por blovinstrumenta kvinopo li komponis aprilon de 1958. Estas muziko por la filmo Gauguin de Alain Resnais. Ties verknumero ne estas kronologia. La titoloj de la tri movimentoj estas Balance (kun provenca temo), Dramatique (kun ekstremaj akordoj) kaj Joyeux (plurritma). Oni sentas aparte en la lasta movimento la parencecon kun lia blovokvinteto 20 jarojn pli aĝa La cheminée de Roi René. Jen la muzika evoluo de Milhaud sin klare aŭdigas.
La Four Sketches por blovinstrumenta kvinopo aperis en la sama jaro 1941 kiel la orkestra versio. Ili komenciĝas simile al la Suite d´après Corette per temo de la hobojo. La titolo Pastoral konvenas kun la Eglogue en orkestroversio kaj ĉi tie lokas kiel tria movimento post la Madrigal.
Liahonore oni nomis la novkonstruaĵon de la konservatorio en Aikso Provenca Conservatoire Darius Milhaud. La domo en la urbocentro enhavas koncertejon kun 500 sidlokoj kaj 240 kvadratajn metrojn da sceneja areo.[1]