Diakovce | |
hungare: Deáki | |
municipo | |
Preĝejo en Diakovce
| |
|
|
Oficiala nomo: Diakovce | |
Lando | Slovakio |
---|---|
Regiono | Regiono Nitra |
Distrikto | Distrikto Šaľa |
Historia regiono | Supra Hungarujo |
Situo | Diakovce |
- alteco | 115 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 08′ 02″ N 17° 50′ 14″ O / 48.13389 °N, 17.83722 °O (mapo) |
Areo | 26,8 km² (2 680 ha) |
Loĝantaro | 2 220 (09.10.2008) |
Denseco | 82,84 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1002 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 925 81 |
Telefona antaŭkodo | +421-31 |
Aŭtokodoj | SA |
NUTS | 503711 |
Situo enkadre de Slovakio
| |
Situo enkadre de Regiono Nitra
| |
Vikimedia Komunejo: Diakovce | |
Retpaĝo: www.diakovce.sk | |
Portalo pri Slovakio |
Diakovce, hungare Deáki estas vilaĝo en Slovakio, en regiono Nitra, en Distrikto Šaľa.
La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Neded-Šaľa. La lasta troviĝas 2, Galanta 12 km for.
En 1001 Stefano la 1-a (Hungario) venigis tie abatojn, la kampoj apartenis al abatejo de Pannonhalma. La vilaĝo aperas en 1002 en formo Wag. La turkoj ofte suferigis la loĝantojn. Ĥolero okazis en 1831. En 1849 dum la batalserio laŭ la Váh ĝuste tie estis kanonoj de aŭstroj.
En 1910 loĝis en la vilaĝo 2949 da homoj (2932 hungaroj. Ĝis 1920 la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto de Galánta. Poste la vilaĝo apartenis al Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 la komunumo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito multe da hungaroj estis deportitaj al Sudetoj. La restaĵo iĝis senrajta laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2187 da homoj, (1564 hungaroj kaj 596 slovakoj).