Dolné Lefantovce, hungare Alsóelefánt [alŝOelefAnt], germane Unter-Elefant estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio. Dolné, alsó kaj unter signifas: suba.
Dolné Lefantovce | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Flago | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Nitra | ||
Distrikto | Nitra | ||
Poŝtkodo | 951 45 | ||
Aŭtokodo | NR | ||
Telefonkodo | ++421-37-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 521 (en 2 007) | ||
Loĝdenso | 152 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°25′00″N 18°07′00″O / 48.416667°N, 18.116667°O (mapo) Koordinatoj: 48°25′00″N 18°07′00″O / 48.416667°N, 18.116667°O (mapo) | ||
Alto | 158 m s.m. | ||
Areo | 5 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Dolné Lefantovce [+] | |||
Dolné Lefantovce situas laŭ rojo, laŭ flankovojoj. Nitra (urbo) troviĝas je 15 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 laŭ tiama hungara ortografio "Elefant". En 1421 la loko iĝis kampurbo. En 1751 oni komputis tie 32 familiojn. En 1784 loĝis tie 332 vilaĝanoj en 47 domoj, en 1828 399 vilaĝanoj en 57 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Alsóelefánt 403 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitra, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio.