Don Juan | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | Don Juan |
Originala lingvo | franca lingvo |
Kina aperdato | 18 mar. 1998 |
Ĝenro | romantika komedio |
Kameraado | José Luis Alcaine |
Reĝisoro(j) | Jacques Weber |
Produktisto(j) | Gérard Jourd'hui |
Scenaro | Jacques Weber • Molière |
Muziko de | Bruno Coulais |
Rolantoj | Jacques Weber • Emmanuelle Béart • Penélope Cruz • Michel Boujenah • Ariadna Gil • Michael Lonsdale |
IMDb | |
Don Juan estas franclingva filmo de 1998 reĝisorita kaj verkita de Jacques Weber, ĉefrolulita de Weber mem, kun Michel Boujenah, Penélope Cruz kaj Emmanuelle Béart. La scenaro estas bazita sur la teatraĵo Dom Juan ou le Festin de Pierre de Molière.
En Hispanio meze de la 17-a jarcento. Serio de sangelverŝaj militoj ruinigis la landon. La nobela Don Juan kaj liaj servistoj Sganarelle kaj La Violette trairas kampare ĉevalrajde, persekutitaj de la fratoj Alonse kaj Carlos, kiuj celas revenĝon pro insulto al la honoro de ilia fratino, Doña Elvire. Don Juan seksallogas du junulinojn, nome Mathurine kaj Charlotte, kiuj luktas inter si por konkeri lian koron. Finfine, Don Juan renkontas kun siaj gepatroj kaj pentas pri siaj pasintaj pekoj.