Doris Dowling | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 15-an de majo 1923 en Detrojto | |
Morto | 18-an de junio 2004 (81-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
Tombo | tombejo Sankta Kruco en urbo Culver vd | |
Lingvoj | angla • itala vd | |
Ŝtataneco | Usono vd | |
Familio | ||
Patro | unknown Dowling (en) vd | |
Gefratoj | Constance Dowling (en) vd | |
Edz(in)o | Leonard B. Kaufman (en) (1960–) Robert F. Blumofe (en) (1956–) Artie Shaw (1952–) vd | |
Infanoj | Jonathan Shaw (en) ( Artie Shaw) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teatra aktoro televida aktoro filmaktoro vd | |
Aktiva dum | 1944– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Doris DOWLING (15a de Majo, 1923 – 18a de Junio, 2004) estis usona aktorino de kino, teatro kaj televido. Ŝi estis konata ĉefe pro la filmoj The Crimson Key (1946) kaj Riso amaro (1949). Krome ŝi konatiĝis pro la ludado kiel Irene Adams en My Living Doll (1964-1965) kaj aliaj televidaj aperoj kiel ĉe The Andy Griffith Show, Perry Mason, The Incredible Hulk.
Ŝi ekkarieris kiel korusjunulino en Broadvejo, kaj poste sekvis siajn pli aĝan fratinon Constance al Holivudo. Ŝia unua enlistigo en filmo estis pro la rolo de Gloria en la filmo de Ray Milland de 1945 nome The Lost Weekend. Ŝi poste aperis en The Blue Dahlia, en kiu stelulis Alan Ladd kaj Veronica Lake.[1] Dowling ludis la rolon de la edzino de Ladd sed ŝi estis pli alta ol Ladd, kiu devis stari sur plialtigilo en scenoj en kiuj ili kune staris; male ŝi aperas side aŭ kuŝe.
La laboro malabundis post la milito, kaj ŝi migris al Italio por revivigis sian karieron same kiel jam estis farinta ŝia fratino.[2] En Italio, Dowling stelulis en kelkaj laŭditaj filmoj, kiel Riso amaro. Ŝi aperis ankaŭ en la eŭropa produktaĵo de Orson Welles pri Othello en 1951, en kiu ŝi ludis la rolon de Bianca.[3] Reen en Usonon, ŝi revenis al kino en Running Target (1956)[3] kaj aperis ankaŭ en la filmo de 1977 nome The Car.[4]