Drávasztára [drAvastAra], kroate Starin estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en Distrikto Sellye.
Drávasztára situas sur ebenaĵo, fine de longa sakovojo, laŭ maldekstra bordo de Dravo, kiu estas ankaŭ landlimo de Kroatio. Sellye troviĝas 8, Szigetvár 30, Szentlőrinc 33, Pécs 53 km-ojn.
La unua skriba mencio devenis el 1327 en formo "Ztara". Post la mezepoko la komunumo apartenis al la Osmana Imperio. Tiam la loĝantaro malpliiĝis, en la 18-a jarcento kroatoj alvenis. En 1828 inundo, en 1864 ĥolero, en 1891 incendio okazis. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon. En 2001 la kroatoj estis pli, ol la hungaroj.
En Drávasztára migra poŝto servas.