Eduardo De Filippo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Eduardo De Filippo kaj la maketo de la teatro San Carlino.
| |||||
Persona informo | |||||
Eduardo De Filippo | |||||
Naskiĝo | 24-an de majo 1900 en Napolo | ||||
Morto | 31-an de oktobro 1984 (84-jaraĝa) en Romo | ||||
Tombo | Campo Verano (en) vd | ||||
Lingvoj | itala • napola vd | ||||
Ŝtataneco | Italio (1946–1984) Reĝlando Italio (1900–1946) vd | ||||
Partio | Independent Left (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Eduardo Scarpetta vd | ||||
Patrino | Luisa De Filippo (en) vd | ||||
Gefratoj | Titina De Filippo (mul) kaj Peppino De Filippo vd | ||||
Edz(in)o | Isabella Quarantotti (en) (1977–1984) Thea Prandi (en) (1956–1959) Dorothy Pennington (en) (1928–1955) vd | ||||
Infanoj | Luca De Filippo (en) ( Thea Prandi (en) ) vd | ||||
Parencoj | Luigi De Filippo (nevo) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmreĝisoro dramaturgo teatra aktoro aktoro verkisto scenaristo politikisto poeto reĝisoro vd | ||||
Aktiva en | Romo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Saturday Sunday Monday ❦ Filumena Marturano vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Eduardo De Filippo (en itala lingvo: [eduˈardo de fiˈlippo]; 24a de majo 1900 – 31a de oktobro 1984), konata ankaŭ simple kiel Eduardo[1] estis itala aktoro, dramaturgo, scenaristo, verkisto kaj poeto, plej bone konata pro siaj verkoj en Napola lingvo nome Filumena Marturano (laŭ kiu oni verkis la filmon Matrimonio all'italiana) kaj Napoli Milionaria. Konsiderita unu el la plej gravaj italaj artistoj de la 20a jarcento, Eduardo estis aŭtoro de multaj teatraĵoj luditaj kaj reĝisoritaj de li mem unue kaj poste premiitaj kaj luditaj ekster Italio. Pro siaj artaj meritoj kaj kontribuado al la kulturo estis nomita dumviva senatano fare de la Italia Prezidento Sandro Pertini.
Post la Dua Mondmilito, en 1948 li aĉetis la teatron Sankta Ferdinando en Napolo, inaŭgurita en 1954. De Filippo stelulis en la filmo de De Sica nome L'oro di Napoli kun Totò kaj Sophia Loren en 1954. En 1973 en lia produktaĵo de lia "Sabato, domenica e lunedi" (1959, Sabato, dimanĉo kaj lundo), stelulis Laurence Olivier en la ĉefa rolo, ricevis la premion de la Londonaj teatrokritikistoj.[2][3]